去目錄頁

Ŝercoj pri bopatrino

StefKo, 2018年11月15日

讯息: 50

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2018年12月21日下午8:14:05

Kiel alveturis avino?

Nepo demandas avinon:
– Avinjo, per kio vi alveturis?
– Per trajno, kaj kial vi demandas?
– Ĉar paĉjo diras ke diabloj alportis vin.
---------------
“Diabloj alportis iun” – en la pola tiel oni diras pri neanoncigita kaj malplaĉa vizito de iu

StefKo (显示个人资料) 2018年12月28日下午8:05:52

La telefona interparolado kun bopatrino

Iam, sur stratoj, stacidomoj, k.t.p. oni montadis la telefonbudojn el kiuj oni povas telefoni post enĵeto de monero aŭ ĵetono. Ĉiam tie estadis atendovicoj...

En tia stacidoma telefonejo troviĝas unu juna homo kaj tenas ĉe la orelo la telefonan aŭskultilon. Tio daŭras duonhore…
Dume antaŭ la budon formiĝis keldekpersona atendovico…
Fine unu virino frapas al la vitro kaj krias:
– Jam duonhore vi tenas la aŭskultilon kaj vi ne diris unu vorton!
– …ĉar mi telefonas mian bopatrinon – respondas la junulo.

StefKo (显示个人资料) 2019年1月6日下午7:21:19

Averto pri bopatrino

Vera anonco sur pordeto:
"Atenton! Kolera hundo, kaj bopatrino pli kolera!"

StefKo (显示个人资料) 2019年1月26日上午11:26:28

Tiun fadenon mi komencis memore al mistrafaj bopatrinoj.
Neniu povas aldoni ion?

StefKo (显示个人资料) 2019年2月2日上午11:01:26

Patrinjo, alvenu!

Bofilino telefonas bopatrinon:
– Patrinjo, ĉu, se ekfekas infano, alivestigas ĝin patro, ĉu patrino?
– Evidente, patrino!
– Do, vi alvenu, ĉar via filo tiel ebriiĝis, ke ne trafis en necesejon kaj fekis en pantalono.

StefKo (显示个人资料) 2019年9月22日下午7:06:54

Abomena bopatrino

Deĵorejo de fajrobrigado. Deĵoranto akceptas avizon pri incendio kaj respondas:
– Sinjorino, ni ne havas nek unu ĉaron, ĉiuj forveturis al incendio!
Kiam li formetis aŭskultilon, lia kolego demandas:
– Vi freneziĝas!? Ja ni havas pretajn ĉarojn!
– Jes, sed fajras dometo de mia bopatrino…

ocaluptous (显示个人资料) 2019年10月3日上午2:44:42

StefKo:Edzina surprizo

Novedziniĝita virino diras al sia edzo:
- Amato, baldaŭ ni loĝos triope.
Feliĉigita edzo, pensante pri atendata bebo, kisas edzinon kaj diras:
- Mi tre ĝojas, amatino! Mi estas plej feliĉa viro en la tuta mondo! xender discord omegle
- Mi tre ĝojas, amato, morgaŭ enloĝiĝos ĉe ni mia patrino.
"sed liberigu nin de la malbono" estas fragmento de la kristana preĝo "Patro nia".

sergejm (显示个人资料) 2019年12月8日下午3:33:54

En lingvo jana (de indianoj de norda Kalifornio) estas du variantoj: vira kaj ina.
Vira lingvo estas uzata:
1) Kiam parolas viro kun viro
2) En publika parolado
3) Kiam viro parolas kun bopatrino

StefKo (显示个人资料) 2019年12月8日下午10:34:28

sergejm:En lingvo jana (de indianoj de norda Kalifornio) estas du variantoj: vira kaj ina.
Vira lingvo estas uzata:
1) Kiam parolas viro kun viro
2) En publika parolado
3) Kiam viro parolas kun bopatrino
Ĉu nur ŝerco, ĉu ŝerca vero?

sergejm (显示个人资料) 2019年12月8日下午11:03:49

Mi spektis videon en Youtube pri viraj kaj inaj lingvoj.

回到上端