Al la enhavo

Is Esperanto eurocentric and sexist?

de Pollukso_Stelfilo, 2018-novembro-16

Mesaĝoj: 82

Lingvo: English

Metsis (Montri la profilon) 2022-novembro-21 09:13:16

LuisoFelipo:Zamenhof ne konus ĉiujn lingvojn en la mondo. Li konstruis la Esperanton per radikaloj inter ĉefaj lingvoj tiam.
Ĉar tiuj havis la plej numeroj de parolantoj kaj Zamenhof havis afineco kun ili.
Ne, Esperanto baziĝas nur sur lingvoj, kiujn Zamenhof konis. Estas dubinde aserti, ke tiuj estus "ĉefaj". Ekzemple la ĉinaj (la mandarena, la vua, la kantona ktp.), la arabaj (la moderna norma araba, la alĝera, la egipta araba ktp.), la hindia kaj la svahila certe jam tiam estis "ĉefaj" en la senco, ke estis po dekaj, eĉ centaj milionoj da parolantoj de tiuj lingvoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-21 18:52:41

morico: I read English, sed, kiel minimume 80% de la ne naskiĝ'parolantoj de la angla en la mondo, mi parolas "Glob'bad'english", do mi preferas skribi en Esperanto.
Esperanto, kiel la aliaj lingvoj, ne estas perfekta. Tamen ĝi havas multe da avantaĝoj, ĉar ĝi estas neŭtra kaj facila, do samtempe, REGULA, SIMPLA (minimumo da vortoj lerni), kaj KLARA (ĉiu ŝango en la penso kreas samtempan ŝanĝon en la lingvo)
1- Skribo fonetika (unu letero estas UNU sono) Kiom da sonoj, ekzemple, por la ses anglaj vokaloj ?
2- La akcento estas ĉiam sur la sama silabo. En la angla, fakte, ni devas lerni la akcenton de ĉiu vorto.
3 - La substantivoj, adjektivoj adverboj kaj verboj prenas respektive la finaĵojn -o, -a, -e, -i. Kun unu radiko oni povas krei kvar vortojn. La lingvo estas klara.
4- La gramatikaj determinantoj estas malmultaj: unu artikolo; kun 16 nombroj, oni povas nombri ĝis miliardoj, trilionoj aŭ pli; la pronomoj estas regulaj (18 radikoj lerni).
5- La konjugacio estas nur kun ses finaĵoj kaj unusola helpa verbo; ĉiuj verboj estas regulaj.
6- La radikoj estas hindo-eŭropaj, ĉar tiuj lingvoj estas la plej parolataj, kiel unua lingvo, kaj ankoraŭ pli kiel dua lingvo. La plimulto de la radikoj estas de latina kaj malnova greka deveno, kiel por la plimulto de la eŭropaj lingvoj.
7- 40 regulaj "afiksoj" permesas malkreskigi nekredeble la nombron de vortoj lerni.
8 - Kiel diris Klod (Claude) Piron kaj aliaj, Esperanto estas proksima de hindo-eŭropaj lingvoj por la vortaro, sed proksima de multe da aziaj, afrikaj kaj malnov'amerikaj lingvoj por la konstruo de la vortoj kun memstaraj kaj senfleksiaj vortetoj. Do Esperanto estas, laŭ mia kono, la unika, vere internacia, parolata lingvo.

Por la "sufikso" -in, oni povas rimarki ke tio estas la finaĵo por reĝ'ino en multe tre parolataj lingvoj: queen (kŭ'in) en la angla, reĝ'ina (latina kaj itala), ra'inha (portugala), re'ina (hispana), re'ine (fr), könig'in (germana), tsar'in (rusa). La ina principo en la olda ĉina filosofio de Konfuceo estas yin. La plimulto de la homaro konas jam la "subfikson" in', kiu estas reale memstara vorto kiel ĉiuj "afiksoj".
(legi la 11-an regulon de la Fundamenta gramatiko, la 16 reguloj).

Kelkaj ŝanĝoj povas havi avantaĝojn, sed ili povas ankaŭ havi mal'avantaĝojn. Ĉiu lingvo havas sian koher'econ
Brava morico kiu defendas nian lingvon!

Reen al la supro