Novaj vortoj en Esperanto
od Turfalko, 13. decembra 2018
Príspevky: 25
Jazyk: Esperanto
Metsis (Zobraziť profil) 16. decembra 2018 14:22:57
Turfalko:Jes, tio estas ĝusta esprimo. Sed la verbo havas du sencojn:Frano:Ĉu jaksi estas netransitiva verbo?Laŭ mia finna-esperanta vortaro: jaksa/a = havi forton, do ĝi estas ne transitiva, ĉu ne?
Kuinka jaksatte? = Kiel vi fartas?
- Kuinka jaksatte? Kuinka voitte? : Kiel vi fartas?
Vidire demandi iun pri ĉi ties farto (aŭ ciume Kuinka jaksat? Kuinka voit?). Temas pri netransitiva uzo.
- En jaksa kuunnella sinua : Mi tediĝas aŭskulti vin.
Esti malagrable impresita per troa daŭro aŭ ripetiĝo. Temas pri transitiva uzo. Oni povas ankaŭ mallongigi al la formo Mä en jaksa sua (parolata lingvo) : Mi tediĝas vin/de vi (mi esperas, ke mi skribis korekte).
Metsis (Zobraziť profil) 16. decembra 2018 14:32:03
Urho:saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefonoNe ekzistas saĝeco en tiuj iloj, "saĝa" estas nur reklamaĵa parolo. Ĉi tiel mi admonas eviti uzi vorton saĝ- en kunteksto de teknikaj iloj. Poŝtelefono (aŭ nur telefono ĉar baldaŭ ekzistos neniaj aliaj telefonoj) sufiĉas aŭ se oni iel bezonas emfazi, ke temas pri plurfunkcia telefono, do oni povas paroli pri… plurfunkcia telefono
Metsis (Zobraziť profil) 16. decembra 2018 15:13:34
StefKo:La finna propre havas nur unu so-sonon, s, kiu estas iomete pli susura al la E-a s. Ja ekzistas literoj c, š, z kaj ž, sed ili estas tre malofte uzataj kaj ekskluzive en pruntitaj vortoj. En ĉiutaga lingvo c estas praktike uzata nur en vorto celsius [prononco: selsius]. La litero š (esperante ŝ) en vorto šakki (ŝako) kaj en rusaj kaj ĉinaj nomoj. La litero z estas ofte skribita kiel ts, jazz (ĵazo) → jatsi kun du klare aparte pronincitaj silaboj jat-si aŭ pizza (pico) → pit-sa. La litero estas uzata nur tre malmultaj vortoj džonkki (ĵonko), maharadža (maharaĝo), Azerbaidžan (Azerbajĝano), Tadžikistan (Taĝikio) kaj en rusaj kaj ĉinaj nomoj.
Kio estas "kaĉa so-sono" kaj kial ĝi estas "malfacila prononci" (abomena, malbela, malloga...)? Pro la sono "ĝ"?
Kiel vi vidas en ĉiutaga parolo ekzistas nur unu so-sono. Sekve la finnoj plejparte nek povas prononci diversajn Esperantajn susurajn kaj zumajn sonojn (ĉ, ĝ, ĵ, ŝ kaj z) nek eĉ aŭdi iun diferencon inter ili! Ili ĉiuj sonas kiel kaĉo al ni. Ĝuste tiel Mi ne jaksas estas tre pli facile prononci ol Mi tediĝas de vi.
Urho (Zobraziť profil) 17. decembra 2018 9:13:08
Metsis:La vorto "saĝtelefono" estas uzata ekzemple en Esperanto-kurso de uTalk (legu pri la kurso ĉe edukado.net). Nu, al mi ĝi estas tute taŭga vorto, kaj sufiĉe facile prononcebla.Urho:saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefonoNe ekzistas saĝeco en tiuj iloj, "saĝa" estas nur reklamaĵa parolo. Ĉi tiel mi admonas eviti uzi vorton saĝ- en kunteksto de teknikaj iloj. Poŝtelefono (aŭ nur telefono ĉar baldaŭ ekzistos neniaj aliaj telefonoj) sufiĉas aŭ se oni iel bezonas emfazi, ke temas pri plurfunkcia telefono, do oni povas paroli pri… plurfunkcia telefono
Altebrilas (Zobraziť profil) 17. decembra 2018 17:00:48
Plurfunkcia ankaŭ taŭgas.Tiuteme, kiel oni nomas plurfunkciajn tranĉilojn de la svisa armeo?
thyrolf (Zobraziť profil) 17. decembra 2018 17:03:46
Turfalko (Zobraziť profil) 18. decembra 2018 7:56:56
Urho (Zobraziť profil) 18. decembra 2018 13:56:45
StefKo (Zobraziť profil) 18. decembra 2018 15:51:31
El wikipedia.org:
La ĉela telefonsistemo dividas la tutan servo-areon je pluraj malgrandaj partoj, nomataj "ĉeloj". En ĉiu ĉelo estas uzataj apartaj anteno-turo kaj turkontrolilo (tiu ĉi duopo konsistigas bazan signalo-stacion).
Serveto (Zobraziť profil) 19. decembra 2018 3:56:02
Urho:Metsis:Urho:saĝtelefono (saĝ+telefon/o ← telefon/o) // komparu kun poŝtelefonoMi ŝatas ĝin! Kaj oni povas tuj rekoni kaj kompreni ĝin.