Sporočila: 20
Jezik: Esperanto
dobri (Prikaži profil) 14. junij 2008 19:33:44
Filu:Kara Filu,
Ne forgesu, ke Miland estas anglalingvano: li scias, kion signifas 'muso'.
sed nun mi ne komprenas. Ĉu en la supo vere estis muso?
Filu (Prikaži profil) 14. junij 2008 19:47:49
dobri:Mi tute ne scias... Ŝajnas ege malprobable al mi, sed kiu povus diri pri ĉiuj strangaĵoj, kiuj tra l' mondo okazas???Filu:Kara Filu,
Ne forgesu, ke Miland estas anglalingvano: li scias, kion signifas 'muso'.
sed nun mi ne komprenas. Ĉu en la supo vere estis muso?
Miland (Prikaži profil) 14. junij 2008 19:47:59
Pardonu mian fuŝon (sendube ne fuson). Mi ja volis diri pri fluganta insekto nomita 'muŝo.' Dankon por la korekto.
La ideo de Filu ne estus malbona, se temus pri muso!
eb.eric (Prikaži profil) 14. junij 2008 19:52:03
Miland (Prikaži profil) 14. junij 2008 19:56:36
eb.eric:Eble li sciis ke estis la sama supo, ĉar la pastaĵoj en ĝi estis pli molaj. Aŭ eble la supo estis pli malvarma.Gratulon! Vi ĝuste pensis pri la temperaturo de la supo, kaj gajnas la alian verdan stelon:
*
horsto (Prikaži profil) 14. junij 2008 19:57:24
Filu: (mi laboras en la senhoma arbaro kaj tundro, kaj musoj estas malsenhaveblaj tie...)Filu, vi konstruas interesajn vortojn. Kion signifas "malsenhaveblaj"? Ĉu simple "ĉie"?
Filu (Prikaži profil) 14. junij 2008 20:04:33
horsto:Oni ne povas esti kaj ĉi tie, kaj ne havi musojn en la vivejo: ili estas parto de la vivo, kiun oni ne povas malaperigi.Filu: (mi laboras en la senhoma arbaro kaj tundro, kaj musoj estas malsenhaveblaj tie...)Filu, vi konstruas interesajn vortojn. Kion signifas "malsenhaveblaj"? Ĉu simple "ĉie"?
Filu (Prikaži profil) 14. junij 2008 20:27:41
Malsenhaveblaĵo: oni ne povus fari sen ĝi... Tiukaze, musoj estas malsenhaveblaj ne ĉar oni nepre bezonas ilin, sed simple ĉar ili estas tie kaj restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.
Miland (Prikaži profil) 14. junij 2008 20:35:46
Filu: musoj .. restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.Ĉu ne malsataj katoj povas forigi musojn?
Filu (Prikaži profil) 14. junij 2008 22:19:13
Miland:Tro multas malsataj vulpoj, kiuj manĝas kaj musojn (sed ne necese la niajn), kaj katojn (kiam ili haveblas)...Filu: musoj .. restos tie, kion ajn oni faros aŭ provos kontraŭ ili.Ĉu ne malsataj katoj povas forigi musojn?