Centon da vodko?
від StefKo, 14 січня 2019 р.
Повідомлення: 9
Мова: Esperanto
StefKo (Переглянути профіль) 14 січня 2019 р. 09:47:22
Se oni drinkas ion, ekz. la vodkon, oni diras, i.a. kvanton en mililitroj, ekz.
Mi petas glaseton da cent mililitroj de vodko!
“glaseton da cent mililitroj” oni kurtigas plejofte ĝis “centon”
Demando:
Ĉu oni devas diri “centon de vodko” ĉu “centon da vodko”? Tiu „cento” ja enhavas “glaseto da cent mililitroj de vodko”.
Metsis (Переглянути профіль) 14 січня 2019 р. 10:52:24
Mi dirus kun "de", vidu PIV punkton B.8.
Sed en mia loko oni mendas alkoholaĵojn uzante centilitrojn, mallongigita al centioj. La kutima porcio en restoracioj estas "kvar centioj".
Kaj mi drinkis polan sekalan vodkon de iu marko. Bongusta!
StefKo (Переглянути профіль) 14 січня 2019 р. 11:05:13
Metsis:Ĉar mili- estas prefikso laŭ SI-sistemo kaj litro estas unuo en la sama sistemo, estas mililitro tute taŭga unuo. Ne eĉ PIV estas plenaKaj tio (el: vortaro.net):
Mi dirus kun "de", vidu PIV punkton B.8.
Sed en mia loko oni mendas alkoholaĵojn uzante centilitrojn, mallongigita al centioj. La kutima porcio en restoracioj estas "kvar centioj".
Kaj mi drinkis polan sekalan vodkon de iu marko. Bongusta!
*da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua: glaso da akvo; dekduo da pomoj; unu kilogramo da teo; dek du jaroj da laborado; peco da ŝtofo; spaco da tero; 60 paĝoj da teksto (...)
mimoprobegal (Переглянути профіль) 14 січня 2019 р. 18:07:41
StefKo:Mi petas glaseton da cent mililitroj de vodko!malĝuste
oni ordinare diras - mi petas glaseton kun cent mililitroj da vodko
sed rusoj ĉiam mezuras vodkon en (aŭ per) gramoj.
do, donu al mi cent gramojn da vodko aŭ glaseton kun cent gramoj da vodko
kaj, sendube, cento da vodko = cento da (mililitroj da) vodko
thyrolf (Переглянути профіль) 15 січня 2019 р. 09:27:01
Tion komprenus chiu!
Metsis (Переглянути профіль) 15 січня 2019 р. 14:00:35
StefKo (Переглянути профіль) 15 січня 2019 р. 19:08:35
thyrolf:Dekonon da vodko mi petas?Ne! Kiom de kio estas la dekono? Ĉu 10 gramoj aŭ mililitroj?
Tion komprenus chiu!
thyrolf (Переглянути профіль) 15 січня 2019 р. 22:28:50
Litro estas la plej ofte mezuro se temas pri likvaĵoj, ĉu ne?
StefKo (Переглянути профіль) 15 січня 2019 р. 22:37:21
thyrolf:nu, kio do? Dekonon de litro, kompreneble!Evidente! Ĉe ni plej ofte oni uzas: cento, kvindeko, dudekkvino (subkomprenataj "mililitroj" aŭ "gramoj")
Litro estas la plej ofte mezuro se temas pri likvaĵoj, ĉu ne?