前往目錄

Centon da vodko?

貼文者: StefKo, 2019年1月14日

訊息: 9

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月14日上午9:47:22

Ĉu unu milono (1/1000) de litro havas sian nomon? En Vortaro.net ĝi mankas. En Vikipedio estas “mililitro” (ml).
Se oni drinkas ion, ekz. la vodkon, oni diras, i.a. kvanton en mililitroj, ekz.

Mi petas glaseton da cent mililitroj de vodko!

“glaseton da cent mililitroj” oni kurtigas plejofte ĝis “centon”

Demando:

Ĉu oni devas diri “centon de vodko” ĉu “centon da vodko”? Tiu „cento” ja enhavas “glaseto da cent mililitroj de vodko”.

Metsis (顯示個人資料) 2019年1月14日上午10:52:24

Ĉar mili- estas prefikso laŭ SI-sistemo kaj litro estas unuo en la sama sistemo, estas mililitro tute taŭga unuo. Ne eĉ PIV estas plena ridulo.gif

Mi dirus kun "de", vidu PIV punkton B.8.

Sed en mia loko oni mendas alkoholaĵojn uzante centilitrojn, mallongigita al centioj. La kutima porcio en restoracioj estas "kvar centioj".

Kaj mi drinkis polan sekalan vodkon de iu marko. Bongusta!

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月14日上午11:05:13

Metsis:Ĉar mili- estas prefikso laŭ SI-sistemo kaj litro estas unuo en la sama sistemo, estas mililitro tute taŭga unuo. Ne eĉ PIV estas plena ridulo.gif

Mi dirus kun "de", vidu PIV punkton B.8.

Sed en mia loko oni mendas alkoholaĵojn uzante centilitrojn, mallongigita al centioj. La kutima porcio en restoracioj estas "kvar centioj".

Kaj mi drinkis polan sekalan vodkon de iu marko. Bongusta!
Kaj tio (el: vortaro.net):

*da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua: glaso da akvo; dekduo da pomoj; unu kilogramo da teo; dek du jaroj da laborado; peco da ŝtofo; spaco da tero; 60 paĝoj da teksto (...)

mimoprobegal (顯示個人資料) 2019年1月14日下午6:07:41

StefKo:Mi petas glaseton da cent mililitroj de vodko!
malĝuste

oni ordinare diras - mi petas glaseton kun cent mililitroj da vodko

sed rusoj ĉiam mezuras vodkon en (aŭ per) gramoj.

do, donu al mi cent gramojn da vodko aŭ glaseton kun cent gramoj da vodko

kaj, sendube, cento da vodko = cento da (mililitroj da) vodko

thyrolf (顯示個人資料) 2019年1月15日上午9:27:01

Dekonon da vodko mi petas?

Tion komprenus chiu!

Metsis (顯示個人資料) 2019年1月15日下午2:00:35

Botelon da vodko ridulo.gif

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月15日下午7:08:35

thyrolf:Dekonon da vodko mi petas?

Tion komprenus chiu!
Ne! Kiom de kio estas la dekono? Ĉu 10 gramoj aŭ mililitroj?

thyrolf (顯示個人資料) 2019年1月15日下午10:28:50

nu, kio do? Dekonon de litro, kompreneble!

Litro estas la plej ofte mezuro se temas pri likvaĵoj, ĉu ne?

StefKo (顯示個人資料) 2019年1月15日下午10:37:21

thyrolf:nu, kio do? Dekonon de litro, kompreneble!

Litro estas la plej ofte mezuro se temas pri likvaĵoj, ĉu ne?
Evidente! Ĉe ni plej ofte oni uzas: cento, kvindeko, dudekkvino (subkomprenataj "mililitroj" aŭ "gramoj")

回到上端