본문으로

Ĉu ni bezonas esperantistan politikpartion?

글쓴이: rapn21, 2019년 1월 26일

글: 42

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 2월 2일 오전 11:07:31

Esperanto estas neŭtrala, sed, kiel vi prave skribas unueco devas esti la celo de niaj samideanoj.

Tamen, oni konstatis neantaŭvidan fenomenon: provante unuigi la homojn aŭ la landojn, oni nevole kreas dividojn en aliaj direktoj: la orient-okcidentan dividon anstataŭis norda-suda; la fino de la malvarma milito reaperigis klasbatalon; la politika divido inter dekstruloj kaj maldekstuloj cedis sian lokon al divido inter novliberaluloj kaj suverenistoj aŭ protektistoj, ktp...

Estas nia rolo kompreni kaj debati pri tiuj novaj dividoj.

Kaj fine, ni ne povas ne malaprobi la politikojn kiuj kontraŭas la idealojn de nia lingvo kaj de ĝia Interna Ideo.

Metsis (프로필 보기) 2019년 2월 2일 오후 1:52:28

Ĉiu asocio, kiu partoprenas iun elektadon povas nomi partio. Jam longe EU volis, ke ekzistas multlandaj partioj. EDE ŝajnas esti tia. Mi ne certas, sed forte suspektas, ke la situactio en aliaj EU-landoj estas la sama kiel en la mia. La partioj, kiuj sidas en la loka parlamento, ankaŭ regas inter mialandaj EU-parlamentistoj. Teorie eblas formi partion, kiu partoprenas nur EU-elektadon, sed la politika realeco estas, ke tia partio ne havas organizaĵon por sukcese kampanji.

BillyShears (프로필 보기) 2019년 2월 2일 오후 4:31:27

Altebrilas:Esperanto estas neŭtrala, sed, kiel vi prave skribas unueco devas esti la celo de niaj samideanoj.

Tamen, oni konstatis neantaŭvidan fenomenon: provante unuigi la homojn aŭ la landojn, oni nevole kreas dividojn en aliaj direktoj: la orient-okcidentan dividon anstataŭis norda-suda; la fino de la malvarma milito reaperigis klasbatalon; la politika divido inter dekstruloj kaj maldekstuloj cedis sian lokon al divido inter novliberaluloj kaj suverenistoj aŭ protektistoj, ktp...

Estas nia rolo kompreni kaj debati pri tiuj novaj dividoj.

Kaj fine, ni ne povas ne malaprobi la politikojn kiuj kontraŭas la idealojn de nia lingvo kaj de ĝia Interna Ideo.
Jes ni devas debati tion sed Esperanto ne devas reprezenti ideologion. Esperanto povas esti la lingvo por debati sed ne reprezenti ideologion.

morico (프로필 보기) 2019년 2월 3일 오전 12:43:42

baba79:EDE povus lobii tian leĝproponon: https://www.ens.fr/sites/default/files/2019-01/ens... (franclingve, pardonu)
Jes, Baba, vi pravas. Eŭropo-Demokratio-Esperanto povas lobii tian leĝproponon kiu proponas ke Esperanto iĝas la 25-a oficiala lingvo de E.U.
Kiu scias ĉu estas alia antaŭa leĝpropono pri la sama afero?
Kiu volas traduki ĝin en esperanto kaj aliaj lingvoj?
: https://www.ens.fr/sites/default/files/2019-01/ens-c-2019-01-31.pdf[/url

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 2월 4일 오후 4:21:43

BillyShears:
Altebrilas:Esperanto estas neŭtrala, sed, kiel vi prave skribas unueco devas esti la celo de niaj samideanoj.

Tamen, oni konstatis neantaŭvidan fenomenon: provante unuigi la homojn aŭ la landojn, oni nevole kreas dividojn en aliaj direktoj: la orient-okcidentan dividon anstataŭis norda-suda; la fino de la malvarma milito reaperigis klasbatalon; la politika divido inter dekstruloj kaj maldekstuloj cedis sian lokon al divido inter novliberaluloj kaj suverenistoj aŭ protektistoj, ktp...

Estas nia rolo kompreni kaj debati pri tiuj novaj dividoj.

Kaj fine, ni ne povas ne malaprobi la politikojn kiuj kontraŭas la idealojn de nia lingvo kaj de ĝia Interna Ideo.
Jes ni devas debati tion sed Esperanto ne devas reprezenti ideologion. Esperanto povas esti la lingvo por debati sed ne reprezenti ideologion.
Esperanto devas esti neŭtrala, por ke samideanoj kiuj vivas en ĉiuj landoj ne havu problemojn, eĉ en diktaturoj. Sed Esperanta movado ne povas abrobi ksenofobion, malamon, dividojn, ktp, kiuj estas kontraŭaj al la esenco mem de nia lingvo. Do, tiusence, ĝi estas pli malpli ideologia.

Kaj plie, Esperanto ne bezonas havi ideologion por esti akuzita pro tio: Hitler k. Stalin persekutis la esperantistojn pro supozita intenco, jen submeti la mondon al iu juda povo, jen spioni sovetunion por lukti kontraŭ la reĝimon.

Metsis (프로필 보기) 2019년 2월 5일 오전 8:03:04

Altebrilas:
Esperanto devas esti neŭtrala, por ke samideanoj kiuj vivas en ĉiuj landoj ne havu problemojn, eĉ en diktaturoj.
Esperanto mem estas sufiĉa kialo por ekhavi problemojn en kelkaj landoj.

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 2월 5일 오전 10:15:32

Tial ili ne devas krei kromajn problemojn al la samideanoj de tiaj landoj.

Sed restas la fakto ke nia lingvo estas rekta viktimo de la "nenia debato" politiko, kaj estas apenaŭ videbla pro tio. Ni ne estas la solaj viktimoj de tiu politiko: multaj temoj estas tutsimple nedebatitaj, interkonsento estas ŝajnigita kaj civitanoj devas fronti la jamfaritaĵon. Komplezo al tia politiko estus memmortigeca por Esperanto.

Tram_Amiko (프로필 보기) 2019년 2월 15일 오후 5:02:50

La Esperanto-Partio ne estas malbona ideo. Certe estas iuj aspektoj, kiuj bezonas plibonigi. Ekzemple, en reklamaj filmoj por EDE, oni ne devas agiti kontraŭ la anglan lingvon. Estas vere, ke EDE ne havas elektan programon por ĉiuj gravaj aferoj de la ekonomio kaj socio. Tio ne estas tiel malbona. Aliaj partioj ankaŭ ne havas realan programon. Ekzemple, la partio "La Partio" nur estas pura amuza partio. Tamen, ŝi gajnis seĝon en la Eŭropa Parlamento ĉe la eŭropaj elektoj de 2014 en Germanio. Ĉi tiu ligo montras la kandidaton de la partio "La Partio", kiu gajnis seĝon en la Eŭropa Parlamento en 2014: https://i.pinimg.com/originals/2f/d4/b8/2fd4b8d79e...
Ĝi estas la bildo de elekta afiŝo, de la partio "La partio".

Tram_Amiko (프로필 보기) 2019년 2월 19일 오후 3:13:20

Jes ni bezonas EDE, ĉar estas signo kontraŭ la dekstraj partioj en la EU-Parlamento. EDE nur estas malgranda signo. Sed ankaŭ malgrandaj signoj estas importaj.

Vidu la prognozon pri la EU-Parlamenta Elekto: https://lernu.net/forumo/temo/25329

rapn21 (프로필 보기) 2019년 2월 20일 오후 9:24:18

Tram_Amiko:Aliaj partioj ankaŭ ne havas realan programon. Ekzemple, la partio "La Partio" nur estas pura amuza partio.
Sed tiu ne estas kutima politikpartio. Seriozaj partioj ja havas programojn.

Tram_Amiko:Jes ni bezonas EDE, ĉar estas signo kontraŭ la dekstraj partioj en la EU-Parlamento.
Sed EDE estas nek dekstrista nek maldekstrista politikpartio, do ĝi ne estas kontraŭ la dekstraj partioj

다시 위로