Al la enhavo

Idiomaj Frazeroj en lingvoj

de Nala_Cat15, 2019-februaro-06

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-februaro-06 02:32:01

Ĉu iu ajn pensas ke idiomaj frazeroj estas la plej malfacila rolo de lingvoj? Ĝi estas kiel enmemorigas malregulajn frazojn.Ĉu mi la sola homo kiu pensas jen?

Mia gramatiko ne estas perfekta. Bonvolu korekti min se mi eraras.

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-06 08:52:09

Kio estas malfacila dependas de multaj faktoroj (kio estas via denaska(j) lingvo(j), kiujn lingvojn vi jam lernis ktp.). Vidu filmeton en Jutubo.

Kelkaj malfacilaj aferoj al mi estas
- tro multaj so-sonoj, ekz. ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ en E-o (mia denaska lingvo havas nur s)
- prepozicioj (mia denaska lingvo uzas gramatikajn kazojn anstataŭ prepozicioj)
- artikoloj, kiam uzi "a", "an" aŭ "the" kaj kiam ne en la angla (mia denaska lingvo havas neniun artikolon)
- onomatopeaj esprimoj (kion koko diras?)

Nala_Cat15:Ĉu iu ajn pensas ke idiomaj frazeroj estas la plej malfacila rolo de lingvoj? Ĝi estas kiel enmemorigas malregulajn frazojn.Ĉu mi la sola homo kiu pensas jen?

Mia gramatiko ne estas perfekta. Bonvolu korekti min se mi eraras.
Mi ne estas guruo, sed...

La angla "anyone" estas nur "iu" esperante ("ajn" litere estas "whoever, whatever, whenever, wherever" ktp.).

En E-o oni povas uzi adjektivojn sen substantivoj "...estas la plej malfacilaj" aŭ vi povas ĉi-tie uzi vorton "trajtoj". Notu pluralon, ĉar la referencita vorto estas "frazeroj".

Prepozicio "de" havas multajn signifojn (vd. PIV ) kaj estas rekomendinda uzi iun alian preskaŭ kiam ajn eblas ("...en lingvoj").

"Ĝi..." estas laŭvorta traduko de la formala subjekto "it" de la angla, oni ne bezonas formalajn subjektojn en E-o, sed ĉi-kaze vi bezonas veran referencon al la ĉefvorto "frazeroj", do "Ili...".

Mi ne certas, sed suspektas, ke "kiel enmemorigas" estas laŭvorta traduko de la angla "like memorising". Ne traduku vortojn, sed ideojn. "Ili (preskaŭ) similas malregulajn frazojn, kiujn oni devas parkerigi".

"Sola" plejparte signifas, ke oni fisike estas sen precenzo de aliaj homoj. Figure "only me" kutime estas "nur mi".

Oni uzas "jen" por altiri la atenton, "(Hey,) here is/are...", do ŝanĝu la lastan frazon al "Ĉu nur mi pensas ĉi tiel?" ("Am I the only one to think this way?").

Kaj kiel la lasta, eta punkto prefere uzu komojn por apartigi frazojn ("Ĉu iu pensas, ke...").

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-februaro-06 23:11:37

Sed "nur" signifikas "only" kiel "merely," kaj "sola" signifikas "only" kiel "no more than one". Mi pensis, ke, mi estis korekta pri ĉi tio.

But "nur" means "only" as in "merely", and "sola" means "only" as in "no more than one."This is the definition I was trying to use. I don't understand why you are saying its wrong.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-februaro-06 23:15:58

*signifas

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-10 15:11:37

Nala_Cat15:Sed "nur" signifikas "only" kiel "merely," kaj "sola" signifikas "only" kiel "no more than one". Mi pensis, ke, mi estis korekta pri ĉi tio.

But "nur" means "only" as in "merely", and "sola" means "only" as in "no more than one."This is the definition I was trying to use. I don't understand why you are saying its wrong.
Well, no.

Li estas la sola filo : He is the only son.
Ne sole la koloroj de tiu ĉi ŝtofo estas eksterordinare belaj, sed... : Not only the colours of this cloth are exceptionally beautiful, but...

"Nur" has its origin in German word "nur". It has a slightly different use than the English "only". I don't know how to explain, but "sola" has a connotation of being physically or mentally alone apart from others, "nur" is "only" for other purposes.

Mi amas nur vin : I love only you.
Nur mi amas vin : Only I love you.

English has a lot of false friends with E-o, because English words tend to be vague, i.e. their meaning depends on other words in a sentence (see Buffalo buffalo). In contrast E-o words tend to have a more fixed meaning.

Reen al la supro