Skip to the content

Prognozo pri la Eŭropa parlamenta elekto je la 26a Majo 2019

by Tram_Amiko, February 19, 2019

Messages: 43

Language: Esperanto

Metsis (User's profile) March 20, 2019, 7:40:41 AM

Tram_Amiko:
Ĉu "elektadaj batalaj standoj" estas la korekta nomo por tio: https://tse3.mm.bing.net/th?id=OIP.UAU7yDt9mCHFwy4...
Bona demando! Mi dirus, ke elektada stando/elektadostando, balota stando/balotostando sufiĉas. Notu, ke tablo, ĉe kiu la oficiuloj inspektas vian rajton voĉdoni kaj stampas vian balotilon, laŭ la sama logiko nomiĝas voĉdon(ad)a tablo.

thyrolf (User's profile) March 20, 2019, 9:52:38 AM

elekta varbejo
balota varblaŭbo
ridulo.gif

Tram_Amiko (User's profile) April 8, 2019, 10:04:55 PM

Altebrilas:Mi opinias, ke ni povas postuli almenaŭ tion de la politikaj partioj:

1. Tuj
- Adopto de Eŭropa Himno de Umberto Brocatelli, atendante ke la landoj akordiĝu pri oficiala parola versio kantebla komune de ĉiuj eŭropanoj.
- Malŝloso de debato pri lingvoj, samkiel aliaj tabuaj temoj kiuj kolerigas nun la popolojn, pro neeblo sin esprimi pri ili.
- Elsendetoj pri esperanto en la publikaj komunikiloj
- Anonco de klaraj celoj pri lingva politiko. Multlingvismo ne devas kaŝi la ŝtelpaŝan trudadon de la tutangla paliativo.

2. Poste
- Organizo de honesta kaj lojala debato pri lingva problemo: kiun lingvon, kiun normon, je kiu nivelo, per kiuj rimedoj, kiom investi...
- Eksperimentoj malgrandskale pri debatoj en institucioj, instruado en lernejoj, elsendoj en esperanto kaj objektiva studado de la rezultoj
- instruado de Esperanto en la universitatoj, almenaŭ kiel studobjekto, por formi la estontajn instruistojn.
- Referendumo eŭropskale pri la lingva solvo, kiam ĉiuj eŭropanoj scios sufiĉe pri esperanto por decidi ĉu ĝi lernindas kaj adoptindas.

3. Fine, se EU decidas adopti Esperanton:
- Eŭropa televido en Esperanto, kun subtitoloj en diversaj lingvoj
- Adopto de Esperanto kiel labor- kaj oficiala lingvo
Altebriloj, vi faras bonajn demandojn. Mi transdonos ilin al la politikistoj kun kiuj mi volas paroli je la elektada stando. Kaj mi raportos.

Altebrilas (User's profile) April 8, 2019, 10:20:25 PM

Dankon, Tramamiko. Kaj la himno estas des pli parkerinda, ke ĝi entenas tiom da versoj, kiom estas da oficialaj lingvoj en Eŭropunio, t.e. dudek kvar. Demandu eventuale al politikistoj, ĉu ili povas citi la plenan liston... La himno estas pli facile lernebla!

Tram_Amiko (User's profile) April 8, 2019, 10:40:01 PM

Sur la retejo de la partio "La Maldekstra" vi povas vidi la afiŝajn ĉeftemojn por la eŭropaj elektoj en 2019. Hodiaŭ mi vidis la novajn afiŝojn de la partio "La Maldekstra" en mia distrikto unuafoje. Vidu je tia ligilo: https://www.die-linke.de/europawahl/positionen/#c3...

Mi tradukas du interesajn temojn:
1. Minimuma salajro supren! La motivo estas kasko pri sekureco de konstrulaboristoj. La afiŝo ankaŭ diras: Bonan Laboron en Eŭropo.
2. Distribuu riĉaĵon juste. La motivo estas monujo. La afiŝo ankaŭ diras: Pli da mono por edukado, buso kaj trajno.

Tram_Amiko (User's profile) April 8, 2019, 10:46:04 PM

Altebrilas:Dankon, Tramamiko. Kaj la himno estas des pli parkerinda, ke ĝi entenas tiom da versoj, kiom estas da oficialaj lingvoj en Eŭropunio, t.e. dudek kvar. Demandu eventuale al politikistoj, ĉu ili povas citi la plenan liston... La himno estas pli facile lernebla!
Mi legis, ke la himno de la Eŭropa Unio estas nur la melodio. La melodio de la Eŭropa Unio ne havas tekston. Sed ni vidu, kion diras la politikistoj kiam ili legas la esperantan tekston.

Altebrilas (User's profile) April 11, 2019, 2:28:00 PM

Sean O Riain proponis la himnon al la komisiono en 2012, sed la respondo estis "No!"

http://ec.europa.eu/citizens-initiative/public/ini...

Kion vi opinias pri la kialoj de la rifuzo?

Altebrilas (User's profile) April 11, 2019, 2:56:53 PM

Tram_Amiko:Sur la retejo de la partio "La Maldekstra" vi povas vidi la afiŝajn ĉeftemojn por la eŭropaj elektoj en 2019. Hodiaŭ mi vidis la novajn afiŝojn de la partio "La Maldekstra" en mia distrikto unuafoje. Vidu je tia ligilo: https://www.die-linke.de/europawahl/positionen/#c3...

Mi tradukas du interesajn temojn:
1. Minimuma salajro supren! La motivo estas kasko pri sekureco de konstrulaboristoj. La afiŝo ankaŭ diras: Bonan Laboron en Eŭropo.
2. Distribuu riĉaĵon juste. La motivo estas monujo. La afiŝo ankaŭ diras: Pli da mono por edukado, buso kaj trajno.
Bedaŭrinde, en Francio ne estas la Maldekstra, sed la MaldekstraJ! Ili prezentas sin dividitaj: Socialistoj, gvidataj de kandidato de alia nova partio, Komunistoj, Ekologiistoj, Nesubmetitoj (insoumis), kiuj estas la plej proksimaj de Die Linke, plus diversaj partietoj kiuj kutime prezentas sin dise.

Dekstre, oni povas elekti, kiel dum la dua vico de la prezidentaj balotoj, inter la kontaŭmigrantula kaj la kontraŭmalriĉulaj dekstraj partioj.

Tram_Amiko (User's profile) May 3, 2019, 8:53:34 PM

Jen estas ligilo al germana balotilo papero de la eŭropa elekto de 2019:
https://www.im.nrw/system/files/media/document/fil...
Bonvolu, sendu ligilo al franca balitilo papero!
Kio estas la nomo de la flavaj veŝtoj partio?

Altebrilas (User's profile) May 5, 2019, 1:12:16 PM

Jen la francaj listoj, laŭ la ordo de la balotaj paneloj, hazarde eltiritaj:
1. LA FRANCE INSOUMISE
2. UNE FRANCE ROYALE AU CŒUR DE L'EUROPE
3. LA LIGNE CLAIRE
4. PARTI PIRATE
5. RENAISSANCE SOUTENUE PAR LA RÉPUBLIQUE EN MARCHE, LE MODEM ET SES PARTENAIRES
6. DÉMOCRATIE RÉPRESENTATIVE
7. ENSEMBLE PATRIOTES ET GILETS JAUNES : POUR LA FRANCE, SORTONS DE L'UNION EUROPÉENNE !
8. PACE - PARTI DES CITOYENS EUROPÉENS
9. URGENCE ÉCOLOGIE
10. LISTE DE LA RECONQUÊTE
11. LES EUROPÉENS
12. ENVIE D'EUROPE ÉCOLOGIQUE ET SOCIALE
13. PARTI FÉDÉRALISTE EUROPÉEN - POUR UNE EUROPE QUI PROTÈGE SES CITOYENS
14. MOUVEMENT POUR L'INITIATIVE CITOYENNE
15. LE COURAGE DE DÉFENDRE LES FRANÇAIS AVEC NICOLAS DUPONT-AIGNAN. DEBOUT LA FRANCE ! - CNIP
16. ALLONS ENFANTS
17. DÉCROISSANCE 2019
18. LUTTE OUVRIERE - CONTRE LE GRAND CAPITAL, LE CAMP DES TRAVAILLEURS
19. POUR L'EUROPE DES GENS CONTRE L'EUROPE DE L'ARGENT
20. ENSEMBLE POUR LE FREXIT
21. LISTE CITOYENNE DU PRINTEMPS EUROPEEN AVEC BENOÎT HAMON SOUTENUE PAR GÉNÉRATION.S ET DÈME-DIEM 25
22. À VOIX ÉGALES
23. PRENEZ LE POUVOIR, LISTE SOUTENUE PAR MARINE LE PEN
24. NEUTRE ET ACTIF
25. PARTI RÉVOLUTIONNAIRE COMMUNISTES
26. ESPÉRANTO - LANGUE COMMUNE ÉQUITABLE POUR L'EUROPE
27. ÉVOLUTION CITOYENNE
28. ALLIANCE JAUNE, LA RÉVOLTE PAR LE VOTE
29. UNION DE LA DROITE ET DU CENTRE
30. EUROPE ÉCOLOGIE
31. PARTI ANIMALISTE
32. LES OUBLIÉS DE L'EUROPE - ARTISANS, COMMERÇANTS, PROFESSIONS LIBÉRALES ET INDÉPENDANTS - ACPLI -
33. UNION DÉMOCRATIQUE POUR LA LIBERTÉ, ÉGALITE, FRATERNITÉ (UDLEF)
La ĉefaj politikaj partioj (>10%) estas en dikaj literoj, EDE estas substrekita kaj flavaj veŝtoj en klinigitaj literoj.

Back to the top