Ir ao conteúdo

Kiel litere oni devas kompreni la prepozicion "en"?

de Metsis, 12 de março de 2019

Mensagens: 11

Idioma: Esperanto

Metsis (Mostrar o perfil) 15 de março de 2019 19:41:23

sudanglo:mezbona matĉo ludata sur ludkampo de malbona kvalito en temperaturo de 40 gradoj

Jen bona uzo de 'en temperaturo'
Eble mi estas densa, sed mi ne komprenas, kial oni ne povas mallongigi la frazon en la formon

...malbona kvalito en 40 gradoj.

sed oni bezonas anstataŭigi "en" per "je".

Vi antaŭe diris, ke punkto sur temperatura skalo malhavas sencon de ĉirkaŭaĵo. Kiel do mankas? Ĉiu temperatura punkto havas kaj 0,0...1 plian kaj 0,0...1 malplian punkton, ĉar temperaturo estas analoga fenomeno. La sola escepto estas la absoluta nulpunkto.

De volta à parte superior