Съобщения: 12
Език: Esperanto
ohojiro (Покажи профила) 25 март 2019, 03:11:37
Mi demandas al vi rlate al vola modo. Ĉu oni povas transformi jenan frazon en rekta parolo en nerektan?
1) Li diris al mi: "Laboru plu." → 2) Li diris al mi, ke mi laboru plu.
Al mi la frazo 2) sonas strange, ĉar dum la "Laboru" en 1) esprimas volon de li, la "laboru" en 2) esprimas volon de mi.
Ĉu frazo 2) taŭgas? Kiel transformi 1) ?
sergejm (Покажи профила) 25 март 2019, 04:33:16
3) Li venis de la estro kaj diris al mi: "Laboru plu!"
4) Li venis de la estro kaj diris al mi, ke mi laboru plu.
Ni vidas ke ĉi tie tio estas volo de la estro, kvankam li diris la samon.
5) Li diris al mi: "La laboro estu finita hodiaŭ"
Ĉu li ordonis al la laboro?
Metsis (Покажи профила) 25 март 2019, 07:27:44
StefKo (Покажи профила) 25 март 2019, 08:55:20
ohojiro:Karaj forumejanojPor ke la frazo 2) ne sonus strange oni povas precizigi KE per POR: Li diris al mi POR KE mi laboru plu.
Al mi la frazo 2) sonas strange, ĉar dum la "Laboru" en 1) esprimas volon de li, la "laboru" en 2) esprimas volon de mi.
Subjunkcio KE fakte estas multesignifa, do malmulte preciza kaj duba.
ohojiro (Покажи профила) 25 март 2019, 11:45:29
sudanglo (Покажи профила) 28 март 2019, 11:40:48
Mi estadus miskomprenanta la aferon ĝis nunOhojiro, tio estas iom tro komplika.
Mi miskomprenis la aferon ĝis nun, aŭ, dum longa tempo mi miskomprenis
StefKo (Покажи профила) 28 март 2019, 12:06:23
sudanglo:Stefko, post 'por ke' oni kutime uzas la u-formon - por ke la frazo ne sonu strange.El Vortaro.net:Mi estadus miskomprenanta la aferon ĝis nunOhojiro, tio estas iom tro komplika.
Mi miskomprenis la aferon ĝis nun, aŭ, dum longa tempo mi miskomprenis
Por ke principe sekvigas la u-modon, krom en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: (...) multe mankas, por ke li estus sukcesinta.
amigueo (Покажи профила) 28 март 2019, 16:09:34
2/
a) hi pagis pli, kontraŭ ke ŝi laboris pli.
b) hi pagis pli, kontraŭ ke ŝi laboru pli.
ohojiro (Покажи профила) 29 март 2019, 04:09:55
ohjiro:Mi estadus miskomprenanta la aferon ĝis nunDankon, sudanglo.
sudanglo:Ohojiro, tio estas iom tro komplika.
Mi miskomprenis la aferon ĝis nun, aŭ, dum longa tempo mi miskomprenis
Mia esprimo estas tradukaĵo el la japana. Mi ankoraŭ ne povas libere fari frazojn rekte en Esperanto. Bonvolu gvidi min plu, mi petas.
sudanglo (Покажи профила) 31 март 2019, 12:26:43
Por ke principe sekvigas la u-modon, krom en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: (...) multe mankas, por ke li estus sukcesinta.Bone, Stefko, sed ĉu vi ne sentas ke via rekomendo (por ke ĝi ne sonu strange) ja estas cel-orientita.