目次へ

Mi ofertu

martin_k1980,2019年4月4日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

martin_k1980 (プロフィールを表示) 2019年4月4日 20:19:11

Martin Wiese kantas en la kanto "superbazaro": "Mi ofertu ĝin tuj". Devus esti: ofertas?

StefKo (プロフィールを表示) 2019年4月5日 7:25:52

martin_k1980:Martin Wiese kantas en la kanto "superbazaro": "Mi ofertu ĝin tuj". Devus esti: ofertas?
Kial ne? Se ekzistas OFERTI, do povas ekzisti OFERTU.
Alie ol iuj lingvoj en Esperanto simplan u-modon oni uzas ankaŭ rilate al pronomo MI, do Mi ofertu.
Kiu verbmodo estas pli ĝusta en la teksto de tiu kanto - tio estas alia afero.

nornen (プロフィールを表示) 2019年4月5日 16:37:01

martin_k1980:Martin Wiese kantas en la kanto "superbazaro": "Mi ofertu ĝin tuj". Devus esti: ofertas?
"Mi ofertu ĝin tuj" povas esti germanigata pli malpli kiel "Ich soll es sofort anbieten".

Metsis (プロフィールを表示) 2019年4月6日 5:50:30

Miascie Martin Wiese estas sveda, kaj en la sveda oni ofte, speciale en parolo, uzas esprimon "Jag ska..." + infinitiva verbo. Oni povas kompreni la esprimon aŭ kiel futuro (mi intencas...) aŭ kiel interna devo (mi bezonas/devas...). Se vi vizitas superbazaron en Svedio kaj demandas ekz. ĉu vi havas freŝajn fruktojn, la vendisto tre verŝajne respondas per "Jag ska se om det finns", mi kontrolu/lasu min kontroli, ĉu ekzistas.

Do la germana traduko de Nornen estas trafa.

martin_k1980 (プロフィールを表示) 2019年4月6日 17:09:31

Dankon, nun mi komprenas. Mi ŝatas vin.

先頭にもどる