Al la enhavo

Cimoj, eraroj kaj plibonigindaĵoj de la nova lernu!

de Jev, 2006-julio-30

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-junio-23 13:30:08

Dominique:Apostrofoj en novaĵoj aperas kun deklivo.
Dankon, mi iom modifis la skriptojn, espereble nun ĉio funkcias bone.

Dominique (Montri la profilon) 2007-junio-23 21:37:33

Dankon pro la lasta korekto Jev. Jen alia cimo, kiu ankaŭ temas pri apostrofo.

Se oni ne estas ensalutata, kaj klikas sur la butono por malfermi la tujmesaĝilon, aperas erara mesaĝo por informi, ke oni devas unue ensaluti por uzi la tujmesaĝilon. Tio funkcias en ĉiuj lingvoj (mi kredas), krom en la franca. En la franca lingvo, ne estas erara mesaĝo ajn.

Kun fajrovulpo (Tool->Error Console) mi trovas la jenan kialon:

---
Error: missing ) after argument list
Source File: http://fr.lernu.net/index.php
Line: 1, Column: 20
Source Code:
alert('Vous devez d'abord vous connecter.')
---

La mesaĝo en la franca enhavas apostrofon (d'abord), kaj tio fuŝigas la skripton.

Efim (Montri la profilon) 2007-julio-10 01:19:18

Mi volas enmeti desegnajon en mesaĝon en la forumon.
Ĉu oni povas elfari tio?

Jev (Montri la profilon) 2007-julio-10 10:48:25

Efim:Mi volas enmeti desegnajon en mesaĝon en la forumon.
Ĉu oni povas elfari tio?
En la mesaĝon - ne. Al la mesaĝo - jes. rideto.gif

Efim (Montri la profilon) 2007-julio-13 04:08:40

Jev:
Efim:Mi volas enmeti desegnajon en mesaĝon en la forumon.
Ĉu oni povas elfari tio?
En la mesaĝon - ne. Al la mesaĝo - jes. rideto.gif
rido.gif Kiam, plimalpli, ni povas atendi tio? Kaj kiel tio estos?

Efim (Montri la profilon) 2007-julio-13 04:18:51

demando.gif
Pri vortaro.
En helpo oni skribis: "Просто щёлкните на незнакомом слове и объяснение появится в окне словаря и в парящем окошке рядом со словом, на котором вы щёлкнули."
Sed tio ne estas.
Ĉu tio estos?

Urho (Montri la profilon) 2007-julio-13 06:21:23

Efim:demando.gif
Pri vortaro.
En helpo oni skribis: "Просто щёлкните на незнакомом слове и объяснение появится в окне словаря и в парящем окошке рядом со словом, на котором вы щёлкнули."
Sed tio ne estas.
Ĉu tio estos?
Eble mi havas saman problemon kun la retumiloj "Firefox 2.0.0.4" kaj "Camino 1.5", SED la retumilo "Safari 3.0.2" funkcias bone kun la vortaro ĉe Makintoŝo (la mastrumsistemo estas Mac OS X, plej nova).

Eble en la afero helpas, se vi elŝutas la paĝon denove (kelkfoje mi ankaŭ faras tiel) aŭ vi forigas kuketojn aŭ eĉ nuligas retumilon (?)

P.S. Sed ĉe la kurso "Puzlo Esperanto" mi uzas aŭ Camino-n aŭ Firefox-on, ĉar la retumilo "Safari" ne funkcias bone!

Efim (Montri la profilon) 2007-julio-13 10:33:23

Urho:

Mi uzas OS Windows XP kaj norma Internet Explorer.

Urho (Montri la profilon) 2007-julio-13 11:48:17

Efim:
Mi uzas OS Windows XP kaj norma Internet Explorer.
Bone! Bv. iri al la paĝaro de Firefox-o por elŝuti la senkostan retumilon "Firefox" :
- http://www.mozilla-europe.org/ru/

Ankaŭ la retumilo "Safari" ekzistas nun por la mastrumsistemo "Vindozo", bv. iri :
- http://www.apple.com/safari/download/

Provu! – Eble tio helpos Vin.

horsto (Montri la profilon) 2007-julio-13 14:39:31

Efim:
Mi uzas OS Windows XP kaj norma Internet Explorer.
Ne ekzistas normo por la Internet Explorer, eble vi volis diri normala?

Reen al la supro