前往目錄

關閉的

Interpunkciaj signoj

貼文者: JetuszZ, 2019年4月15日

訊息: 2

語言: Esperanto

JetuszZ (顯示個人資料) 2019年4月15日上午8:00:59

Saluton! Mi ne scias ĉu simila demando jam estis demandita. SED ...
Ĉu ekzistas striktaj reguloj de interpunkcio?
Aŭ la ĉefa afero por meti "!" kaj "?" kaj ne turmenti vin mem?

Metsis (顯示個人資料) 2019年4月15日上午10:23:25

Unu el la plej gravaj verkoj, kiam temas E-a gramatiko, estas Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertil Wennergren. Oni povas elŝuti PMEG-on aŭ legi ĝin enrete. PMEG havas ĉapitron pri helposignoj, kaj en komenco oni konstatas, ke "Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto", sed...
  • Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo:
    ne "Ek !", sed "Ek!"
  • Oni ne metas demando- aŭ krisignon komence de frazo (male al la hispana lingvo): ne "¡Ek!", sed "Ek!"
  • Oni uzas komojn ankaŭ anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ en elnombrado de pluraj aferoj:
    ne "A, B, kaj C", sed "A, B kaj C"
  • Oni uzas komon antaŭ decimaloj en nombroj:
    ne "Pi estas proksimume 3.14", sed "Pi estas proksimume 3,14"
  • Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citaĵo:
    ne " A ", sed "A"
La resto estas svaga, ekz.
  • Teorie ekzistas tri strekoj kun diversaj longecoj: dividostreko (-), ĝisstreko (–) kaj haltostreko (—). Sed kelkaj skribas uzante nur unu strekon, dividostekon, kaj skribas ĝin duoble (--) por montri halton. Aliaj uzas nur la du unuajn. Dependas de onia denaska lingvo.
  • Ekzistas multaj citiloj, denove dependas de onia denaska lingvo, kiujn citiloj oni preferas. Ĉiu-kaze uzu la samajn en la tuta teksto kaj preferu duoblajn anstataŭ simplaj, ĉar oni facile miksas ilin kun apastrofoj. Ekz. mi preferas dekstrajn duoblajn (”) ambaŭflanke aŭ rektajn (").

回到上端