글: 45
언어: Esperanto
Ergazomai (프로필 보기) 2008년 7월 1일 오후 2:35:03
Krei lingvojn estas tre interese, sed se ĉiuj homoj kreas propro lingvo, ne plu estas rimedo per facili komuniko inter homoj! Imagu ses miliardojn lingvojn, kaj ĉiu nur parlus sian lingvon! Jes, nature, Esperanto estis tre bona iniciativo, sed se ĉiu farus simile al Zamenhof... Estus vera BabeloVi pravas, sed ofte oni ne kreas lingvojn nur por ke ili estu tutmondaj kaj por komunikado, kiel Eo. Oni ofte kreas lingvojn por si, por kompreni kio oni estas, kaj ankaŭ por elprovi la meĥanismojn lingvajn.
ServantOfGod91 (프로필 보기) 2008년 7월 5일 오후 4:26:25
Mia lingvo ne havis simpla gramatiko. Ĝi konjugaciis siajn verbojn bazataj en sekso kaj numero. Ĝi havis malpluralan, duoblan, kaj pluralan nombrojn. Ĝi deklinciis siajn substantivojn kun nominativa, akuzativa, kaj genitiva kazoj. Ĝi ankaŭ uzis alian kazon kiu estis uzita post adpozicioj. La substantivoj ankaŭ uzis 3 nombrojn. La verboj havis 5 simplajn tensojn, kaj 3 malsimplajn tensojn.
Mi uzis "Hazarda Vortkreanton" por krei la vortaron de mi lingvo. La lingvo havis 9 vokalojn kaj 20 konsonantojn, kaj estis skribita per la greka alfabeto. La vortaro estis malferma, sed la lingvo uzis multajn kunmetadojn.
Matthieu (프로필 보기) 2008년 7월 5일 오후 5:54:28
Ĉiaokaze, mi konsilegas al vi tiun paĝon, sed bedaŭrinde ĝi estas nur en la angla, kaj tradukita italen kaj portugalen.
Ergazomai (프로필 보기) 2008년 7월 5일 오후 6:45:07
Ĉiaokaze, mi konsilegas al vi tiun paĝon, sed bedaŭrinde ĝi estas nur en la angla, kaj tradukita italen kaj portugalen.Fakte mi ege uzis tiun paĝaron por krei mian aktualan lingvon.
Mia lingvo evoluas! Mi prenis multajn ideojn el la ĉina: ekz. la perfekto fariĝas per la vorteto "le". Mi prenis multon ankaŭ el tokipono. Ĉiu vorto estas unusilaba, sed ili povas unuiĝi. La vortoj neniam ŝanĝiĝas. La grandaj literoj ne ekzistas. Ekzemploj:
ni li ce senju?.
kiel vi fartas?
wo len ba ni.
mi amas cin
Ktp...
Sed kiel povus oni disvastigi sian lingvon? Ĝi estus interese... ĉu iu havas ideon?
diogotux (프로필 보기) 2008년 7월 6일 오전 12:15:52
Ergazomai:Sed kiel povus oni disvastigi sian lingvon? Ĝi estus interese... ĉu iu havas ideon?Skribu ion en via nova lingvo, pri ĝi mem aŭ pri io alia, kaj publikigu tion en interreto aŭ aliloke. Mi pensas ke Zamenhof faris ion similan pri Esperanto. Li publikigis Esperantan Krestomation.
Ha! Neniu diris ke tio estas facila!
jan aleksan (프로필 보기) 2008년 7월 7일 오전 7:38:05
Ergazomai:oficialigu vian lingvon skribante artikolon en [url=www.langmaker.com]www.langmaker.com[/url]. Nune ne funkcias (07/07:2008, 8:36 GMT)
Sed kiel povus oni disvastigi sian lingvon? Ĝi estus interese... ĉu iu havas ideon?
Aŭ babilas pri ĝi en http://www.omniglot.com/forum/viewforum.php?f=4
,
mnlg (프로필 보기) 2008년 7월 7일 오전 8:19:15
jan aleksan:Nune ne funkcias (07/07:2008, 8:36 GMT)Atentu, 9:38 CEST estas 7:38 GMT
alexbeard (프로필 보기) 2008년 7월 19일 오후 11:04:55
(no parolas esperanto XP) mi amas vortaro
diogotux (프로필 보기) 2008년 7월 20일 오후 6:17:45
alexbeard:mi kreas lingvojn, kreas lingvojn esti amuzo.Eble vi volis diri: "Mi kreas lingvojn, krei lingvojn estas amuze. (Mi ne parolas Esperanton ) Mi amas vortarojn.
(no parolas esperanto XP) mi amas vortaro
alexbeard:mi amas vortaromi amas vortaro signifas pli-malpli I love a dictionary kaj mi pensas ke vi ne volis diri precize tion, do mi aldonis akuzativon kaj pluralmontrilon "-j", montrante ke vi amas vortarojn ĉiuspecajn, ne specifan tipon de vortaro.
alexbeard:kreas lingvojn esti amuzo.Amuzo estas por la sento "have fun", por diri ke vi amuziĝas, vi uzu adverbecan formon amuze.
mnlg (프로필 보기) 2008년 7월 20일 오후 6:58:31
diogotŭ:mi amas vortaro signifas pli-malpli I love a dictionary kaj mi pensas ke vi ne volis diri precize tionMi supozas ke li dankis je tio ke li havis vortaron je dispono. T.e. li amis tion, ke vortaro lin helpis.