Į turinį

Lingvokreantoj

Ergazomai, 2008 m. birželis 18 d.

Žinutės: 45

Kalba: Esperanto

sinjoro (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 15 d. 07:02:15

Mi markis la respondon, ke kreado de lingvoj estas bonaĵo, nu simpla, sendanĝera amuziĝo (ja ĉiuj scias, ke ne eblas krei ion pli bonan ol Esperanto rideto.gif). Kaj de tempo al tempo aperas veraj interesaĵoj, kiel ekz. tokipono.

jan aleksan (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 17 d. 09:00:13

sinjoro:ja ĉiuj scias, ke ne eblas krei ion pli bonan ol Esperanto rideto.gif
Sinjoro, esperanto estas ja interesa lingvo, kaj mi ŝatas vin, sed mi ne dirus ke neeblas imagi pli bonan lingvon.

Oni devas diri la verecon, esperanto ne estas perfekta. Vidu ekz. la problemo kun la nomo de lando ĉi-tie (dankon koLoNoJaNo).

Nu, ĉu bezonas ŝanĝi tion? Renkontriĝoj, kaj esperantaj interretaj agadoj montras ke la lingvo funkcias. Do ne bezonas plibonigi ĝin por uzi ĝin.

Sed mi pensas ke bezonas plibonigi ĝin por internacia celo. Ĉar la unua problemo de esperanto, estas ke ĝi ne respektas siajn fundamentojn... Tiel oni povas eble duoni la tempo de lernado.

ridulo.gif,

sinjoro (Rodyti profilį) 2008 m. rugsėjis 17 d. 10:04:51

jan aleksan:
sinjoro:ja ĉiuj scias, ke ne eblas krei ion pli bonan ol Esperanto rideto.gif
Sinjoro, esperanto estas ja interesa lingvo, kaj mi ŝatas vin, sed mi ne dirus ke neeblas imagi pli bonan lingvon.

Oni devas diri la verecon, esperanto ne estas perfekta. Vidu ekz. la problemo kun la nomo de lando ĉi-tie (dankon koLoNoJaNo).

Nu, ĉu bezonas ŝanĝi tion? Renkontriĝoj, kaj esperantaj interretaj agadoj montras ke la lingvo funkcias. Do ne bezonas plibonigi ĝin por uzi ĝin.

Sed mi pensas ke bezonas plibonigi ĝin por internacia celo. Ĉar la unua problemo de esperanto, estas ke ĝi ne respektas siajn fundamentojn... Tiel oni povas eble duoni la tempo de lernado.

ridulo.gif,
Mi diris tion ja ŝerceme, pro tio aperis la vizaĝeto ridulo.gif
Se ni aprobos, ke nenio en tiu ĉi mondo estas perfekta, inter ĉiuj lingvoj tamen Esperanto plej proksimas al la perfekteco. Kaj se io plibonigendas, tio estas esperantistoj mem (kiel diris nia kara vic-majstro Kabe).

nikko (Rodyti profilį) 2008 m. lapkritis 12 d. 16:33:21

Krei lingvojn estas vere amuza kaj saĝiga okupo. Fantazio de tio ege developiĝas. Kaj estas simple plezure pensi en propra lingvo. Mi tempaltempe projektadas, kaj havas nun 3 lingvojn rideto.gif . Sed tuj post kreago ili ĉesas plaĉi al mi, kaj mi transiras al nova projekto. Estas interese provi esprimi ideojn diverse.

Ergazomai (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 28 d. 15:21:21

nikko:Krei lingvojn estas vere amuza kaj saĝiga okupo. Fantazio de tio ege developiĝas. Kaj estas simple plezure pensi en propra lingvo. Mi tempaltempe projektadas, kaj havas nun 3 lingvojn rideto.gif . Sed tuj post kreago ili ĉesas plaĉi al mi, kaj mi transiras al nova projekto. Estas interese provi esprimi ideojn diverse.
Ŝajnas al mi, ke krei lingvojn estas simile al krei pentraĵojn, aŭ ĉian alian artan esprim-manieron. Oni malfermigas sian kreivon, kaj tio estas la plej bela aĵo en la homa naturo.

Atgal į pradžią