Al contingut

Diferencoj inter 'tio' kaj 'ĝi'

de Esben87, 2 d’agost de 2006

Missatges: 5

Llengua: Esperanto

Esben87 (Mostra el perfil) 2 d’agost de 2006 23.37.54

Mi pensas ke mi scias la diferencon inter la du vortoj, sed mi volas vidi aliajn opiniojn. Do mi demandas al vi: Kia estas la diferenco?

Ekzemple:
Ĉu vi konas Esperanton? Jes, mi parolas ĝin.
Ĉu vere?! Jes, mi jam diris tion (ĝin?) al vi, damne!
Kiam mi laboras, mi kutime faras ĝin (tion?) kantante.

Nu, mi iam pensis ke 'ĝi' estas kiel la angla vorto 'it' kaj 'tio' estas kiel 'that', sed mi ne tute certas.

Ĉu iuj el vi povas klarigi tion (ĝin??) al mi?

ho (Mostra el perfil) 4 d’agost de 2006 12.57.49

saluton!
jen paĝo de PMEG kiu traktas la problemon:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria...

Esben87 (Mostra el perfil) 5 d’agost de 2006 12.06.48

Dankon al vi ambaŭ! Bona retpaĝo. Ĝi klarigis ĉion al mi.

Ĝis sal.gif

jacklino (Mostra el perfil) 30 d’agost de 2006 17.14.12

Mi legis la klarigantan paĝon. Mi pripensas ke mi neniam dubis pri la duaj elementoj. Sed mi tre ŝatas legi ofte la gramatikon. Ju pli mi studas des pli mi bezonas studi.
Ĉirkaŭbrakon!
Ĵakelino, el Belo Horizonte.

Серёга (Mostra el perfil) 1 de juliol de 2016 18.19.57

Mi pensas ke tio kaj ĝi oni povas uzi kiel sinonimoj por multaj okazoj malgraŭ ili havas diversaj sencojn. ridulo.gif

Tornar a dalt