ورود به محتوا

Diferencoj inter 'tio' kaj 'ĝi'

از Esben87, 2 اوت 2006

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

Esben87 (نمایش مشخصات) 2 اوت 2006،‏ 23:37:54

Mi pensas ke mi scias la diferencon inter la du vortoj, sed mi volas vidi aliajn opiniojn. Do mi demandas al vi: Kia estas la diferenco?

Ekzemple:
Ĉu vi konas Esperanton? Jes, mi parolas ĝin.
Ĉu vere?! Jes, mi jam diris tion (ĝin?) al vi, damne!
Kiam mi laboras, mi kutime faras ĝin (tion?) kantante.

Nu, mi iam pensis ke 'ĝi' estas kiel la angla vorto 'it' kaj 'tio' estas kiel 'that', sed mi ne tute certas.

Ĉu iuj el vi povas klarigi tion (ĝin??) al mi?

Júlio Parreira (نمایش مشخصات) 3 اوت 2006،‏ 13:11:21

Mi pensas ke "tio" estas demonstrativa pronomo, kaj "ĝi" estas persona pronomo. Do:

Ĉu vi konas Esperanton? Jes, mi parolas ĝin.
(mi konas ĝin, ĉar e-o estas "iu", subjekto)

Ĉu vere?! Jes, mi jam diris tion (mi diris tion, ĉar "tio" estas "io") al vi, damne!
Kiam mi laboras, mi kutime faras TION (ĉar mi faras ION) kantante.

Ĉu mi pravas? Mi ne tute scias...
Ĵulio.

ho (نمایش مشخصات) 4 اوت 2006،‏ 12:57:49

saluton!
jen paĝo de PMEG kiu traktas la problemon:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria...

Esben87 (نمایش مشخصات) 5 اوت 2006،‏ 12:06:48

Dankon al vi ambaŭ! Bona retpaĝo. Ĝi klarigis ĉion al mi.

Ĝis sal.gif

jacklino (نمایش مشخصات) 30 اوت 2006،‏ 17:14:12

Mi legis la klarigantan paĝon. Mi pripensas ke mi neniam dubis pri la duaj elementoj. Sed mi tre ŝatas legi ofte la gramatikon. Ju pli mi studas des pli mi bezonas studi.
Ĉirkaŭbrakon!
Ĵakelino, el Belo Horizonte.

Серёга (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2016،‏ 18:19:57

Mi pensas ke tio kaj ĝi oni povas uzi kiel sinonimoj por multaj okazoj malgraŭ ili havas diversaj sencojn. ridulo.gif

بازگشت به بالا