Al la enhavo

Ludu ni "judon"!

de collare, 2008-julio-02

Mesaĝoj: 128

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2010-julio-28 13:13:17

Ĉu vi pensas, ke la emo ludi estas privata posedaĵo de bonaj homoj?

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-29 11:50:03

Ĉu en Tuvalo oni povas havi privatan posedaĵon?

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-julio-29 12:00:52

Ĉu privata posadaĵon estas moralĝuste?

vincas (Montri la profilon) 2010-julio-30 14:19:42

Ĉu en via patrolando aŭ patrourbo ĉiuj homoj estas moralĝustaj?

Filu (Montri la profilon) 2010-julio-31 17:39:07

Ĉu estas akceptebla pravigo malbone konduti, ke ne ĉiuj ĉiam laŭmorale agas aŭ parolas?

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 18:02:07

Ĉu vi ofte demandas tiel malfacile, ke homoj ne povas aŭ ne volas (aŭ ambaŭ kazoj) respondi al via demando?

Filu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 19:11:29

Ĉu estas interese koni respondojn al facilaj demandoj?

mpeg (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 17:26:27

La faktoj ne kongruas kun via hipotezo.

Filu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 20:09:57

mpeg:La faktoj ne kongruas kun via hipotezo.
Ĉu vi memvole decidis perdi tiun ĉi ludon tuj en via unua partopreno? rideto.gif

Chainy (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 21:25:25

Filu:Ĉu vi memvole decidis perdi tiun ĉi ludon tuj en via unua partopreno? rideto.gif
Kial la ludo nomiĝas 'judo'?

Reen al la supro