לתוכן העניינים

Ludu ni "judon"!

של collare, 2 ביולי 2008

הודעות: 128

שפה: Esperanto

Filu (הצגת פרופיל) 28 ביולי 2010, 13:13:17

Ĉu vi pensas, ke la emo ludi estas privata posedaĵo de bonaj homoj?

vincas (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2010, 11:50:03

Ĉu en Tuvalo oni povas havi privatan posedaĵon?

Pk_JoA (הצגת פרופיל) 29 ביולי 2010, 12:00:52

Ĉu privata posadaĵon estas moralĝuste?

vincas (הצגת פרופיל) 30 ביולי 2010, 14:19:42

Ĉu en via patrolando aŭ patrourbo ĉiuj homoj estas moralĝustaj?

Filu (הצגת פרופיל) 31 ביולי 2010, 17:39:07

Ĉu estas akceptebla pravigo malbone konduti, ke ne ĉiuj ĉiam laŭmorale agas aŭ parolas?

vincas (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 18:02:07

Ĉu vi ofte demandas tiel malfacile, ke homoj ne povas aŭ ne volas (aŭ ambaŭ kazoj) respondi al via demando?

Filu (הצגת פרופיל) 3 באוגוסט 2010, 19:11:29

Ĉu estas interese koni respondojn al facilaj demandoj?

mpeg (הצגת פרופיל) 4 באוגוסט 2010, 17:26:27

La faktoj ne kongruas kun via hipotezo.

Filu (הצגת פרופיל) 4 באוגוסט 2010, 20:09:57

mpeg:La faktoj ne kongruas kun via hipotezo.
Ĉu vi memvole decidis perdi tiun ĉi ludon tuj en via unua partopreno? rideto.gif

Chainy (הצגת פרופיל) 4 באוגוסט 2010, 21:25:25

Filu:Ĉu vi memvole decidis perdi tiun ĉi ludon tuj en via unua partopreno? rideto.gif
Kial la ludo nomiĝas 'judo'?

לראש הדף