去目錄頁

V.I.P - esperantiĝo

从 piotrek92, 2008年7月3日

讯息: 7

语言: Esperanto

piotrek92 (显示个人资料) 2008年7月3日下午12:55:31

Saluton! Mi lastatempe pripensis novan vorton en esperanto. La afero estas pri angla V.I.P (very important person). Do traduko al esperanto estas Tre Grava Persono. Mallongigo povus esti T.G.P sed laŭ mi pli bona estus krei vorton "togopo" aŭ pli gramatike "togopulo". Tiu vorto estus laŭ mi plej bona traduko de la angla V.I.P

Se iu ne komprenas min
TGP --- > ToGoPo --- > aldono de sufikso -ulo kiu signifas personon --- > togopulo.

Kion vi pensas pri ĝi?
Ĝis! sal.gif

Mendacapote (显示个人资料) 2008年7月3日下午1:55:14

Kial krei iun novan vorton se jam ekzistas gravulo aŭ gravegulo???

horsto (显示个人资料) 2008年7月3日下午3:56:37

Kial rekte traduki la anglan mallongigon? Mi ankaŭ pensas ke gravulo aŭ famulo suficas.

tucarj (显示个人资料) 2008年7月3日下午4:03:15

mi pensas ke estas bona ideo... sed mi konsentas kun Mendacapote.... kial krei novan vorton.....

Mikaelo (显示个人资料) 2008年7月5日上午1:37:37

En la rusa oni uzas V.I.P. sen ajna traduko. Tio ja estas internacie konata mallongigo.
Krome, V.I.P. = vere impona persono okulumo.gif

horsto (显示个人资料) 2008年7月5日下午12:17:16

Mikaelo:
Krome, V.I.P. = vere impona persono okulumo.gif
Ĉu vi vere pensas ke ĉiu V.I.P. estas impona persono? okulumo.gif

collare (显示个人资料) 2008年7月5日下午12:24:00

horsto:
Ĉu vi vere pensas ke ĉiu V.I.P. estas impona persono? okulumo.gif
Nu, tio estas uzaĵo, verŝajne. Esperanto sufiĉe bone trefleksiĝas sub diversajn siglojn ridulo.gif

回到上端