Kwa maudhui

Antaŭ,antaŭ ol; post, post kiam

ya Nala_Cat15, 20 Aprili 2019

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

Nala_Cat15 (Wasifu wa mtumiaji) 20 Aprili 2019 6:16:23 alasiri

Kio estas la diferenco inter ĉi tiuj vortoj? Mi scias ke la respondo estas en la interretejo, sed mi ne povas trovi bonan respondon kaj mi deziras la respondojn en unu loko.


Dankon

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 20 Aprili 2019 8:03:02 alasiri

"Antaŭ"/"post" oni uzas kun objekto aŭ evento, esprimita per unu vorto, kutime substantivo (eble kun adjektivo kaj artikolo), por spaco aŭ tempo.
"Antaŭ ol"/"post kiam" oni uzas se la evento estas esprimita per subfrazo, nur tempa komparo.
"Post kiam" estas mallongigo de "post tiam kiam".
"Antaŭ ol" - pli logike estus "antaŭ tiam kiam", mallongigite "antaŭ kiam".
Uzadojn provu trovi en tekstaro.com

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 24 Aprili 2019 7:59:31 asubuhi

Sergejm pravas, kiam temas pri la diferenco inter unuflanke "antaŭ/post" kaj aliflanke "antaŭ ol/post kiam", sed mi volas rimarkigi pri/kompletigi kun du aferoj.

Ambaŭ ekzemploj originas de Tekstaro.com.

Oni ne devas laŭlitere kompreni "esprimita per unu vorto". Ekz.

Mi legis antaŭ kelkaj tagoj libreton…

Plie notu, ke E-o ne havas striktajn regulojn, kio formas propozicion (kp. "esprimita per subfrazo"). Por mi la frazo

Frumatene antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam…

havas du propoziciojn, kiuj la komo apartigas. La unua propozicio estas (tempa) subfrazo ("Frumatene…") kaj la dua ĉeffrazo ("ŝi jam…"). Konsekvence mi nemiam skribus komon post vortoj frumatene aŭ ol. Alivorte "antaŭ ol/post kiam" jam estas parto de iu subfrazo, ne iel antaŭas (ŝerco celita) al la subfrazo.

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 24 Aprili 2019 6:17:25 alasiri

Metsis:
(...)
mi nemiam skribus komon post vortoj frumatene aŭ ol. Alivorte "antaŭ ol/post kiam" jam estas parto de iu subfrazo, ne iel antaŭas (serĉo celita) al la subfrazo.
Ne! Ĝuste estas: Frumatene, antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam…
antaŭ ol la infanoj vekiĝis estas propozicio intermetita. Ĉefa propozicio estas: Frumatene ŝi jam...

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 25 Aprili 2019 4:12:19 asubuhi

StefKo:
Ne! Ĝuste estas: Frumatene, antaŭ ol la infanoj vekiĝis, ŝi jam…
antaŭ ol la infanoj vekiĝis estas propozicio intermetita. Ĉefa propozicio estas: Frumatene ŝi jam...
Aĥ vere, vi pravas. Mia eraro.

Kurudi juu