"Memoru la akuzativon, filino!" Ŝerco?
ca, kivuye
Ubutumwa 5
ururimi: Esperanto
werechick (Kwerekana umwidondoro) 12 Mukakaro 2008 08:20:37
dobri (Kwerekana umwidondoro) 13 Mukakaro 2008 19:26:16
werechick:Mi aŭdas ke la ŝerco ekzistas, sed mi ne konas ĝin. Ĉu vi povas diri ĝin al mi? Bonvolu?Jes, mi konas ĝin. Jen ĝi:
Filino revenis de junulara kongreso, kaj la patro alportis ŝin hejmen de la flughaveno per aŭto.
La filino silentis dum la tuta veturado, kaj ŝia patro demandis, "Filino, kio maltrankviligas vin? Vi povas diri al mi pri io ajn."
"Kara Paĉjo, mi ne plu estas virgulinon."
La patro suspiris kaj diris, "Mi elspezis tiom da mono por sendi vin al Esperanta kunveno kaj vi ankoraŭ ne uzas ĝuste la akuzativon."
novatago (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2008 09:40:50
-Ni kuru, li petas helpon.
-Ne, ne. Li ĉiam uzas bone akuzativon. Certe Helpo estas lia amiko kaj li vokas lin.
diogotux (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2008 15:38:37
novatago:Du esperantistoj ĉe la plaĝo rigardas trian esperantiston, kiu dronas kaj krias "helpo".aŭ li pretas helpi iun en tiu situacio. Tre bona ŝerco
-Ni kuru, li petas helpon.
-Ne, ne. Li ĉiam uzas bone akuzativon. Certe Helpo estas lia amiko kaj li vokas lin.
werechick (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyakanga 2008 20:03:49