前往目錄

"Memoru la akuzativon, filino!" Ŝerco?

貼文者: werechick, 2008年7月12日

訊息: 5

語言: Esperanto

werechick (顯示個人資料) 2008年7月12日上午8:20:37

Mi aŭdas ke la ŝerco ekzistas, sed mi ne konas ĝin. Ĉu vi povas diri ĝin al mi? Bonvolu?

dobri (顯示個人資料) 2008年7月13日下午7:26:16

werechick:Mi aŭdas ke la ŝerco ekzistas, sed mi ne konas ĝin. Ĉu vi povas diri ĝin al mi? Bonvolu?
Jes, mi konas ĝin. Jen ĝi:
Filino revenis de junulara kongreso, kaj la patro alportis ŝin hejmen de la flughaveno per aŭto.

La filino silentis dum la tuta veturado, kaj ŝia patro demandis, "Filino, kio maltrankviligas vin? Vi povas diri al mi pri io ajn."

"Kara Paĉjo, mi ne plu estas virgulinon."

La patro suspiris kaj diris, "Mi elspezis tiom da mono por sendi vin al Esperanta kunveno kaj vi ankoraŭ ne uzas ĝuste la akuzativon."

novatago (顯示個人資料) 2008年8月1日上午9:40:50

Du esperantistoj ĉe la plaĝo rigardas trian esperantiston, kiu dronas kaj krias "helpo".

-Ni kuru, li petas helpon.
-Ne, ne. Li ĉiam uzas bone akuzativon. Certe Helpo estas lia amiko kaj li vokas lin.

diogotux (顯示個人資料) 2008年8月2日下午3:38:37

novatago:Du esperantistoj ĉe la plaĝo rigardas trian esperantiston, kiu dronas kaj krias "helpo".

-Ni kuru, li petas helpon.
-Ne, ne. Li ĉiam uzas bone akuzativon. Certe Helpo estas lia amiko kaj li vokas lin.
aŭ li pretas helpi iun en tiu situacio. Tre bona ŝerco rido.gif

werechick (顯示個人資料) 2008年9月18日下午8:03:49

Multajn dankojn! Estas amuzega.

回到上端