Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-12 19:31:26
(...)El Vortaro.net:
Mi ne komprenas tion, kio signifas "mole". Mi aŭskultis per Google Translate tiujn slavajn sonojn, ć=ĉ sed la du aliaj ne similas al ĵ kaj ŝ, do mia ido ne prononcas ilin tiel.
(...)
Mola
(...)
4 (pp parolsono) Havanta, eventuale inter aliaj artikulacioj, levon de la langomezo al la palato: la molaj konsonantoj estas oftaj en la slavaj lingvoj; (multaj) elparolas la «nj» kiel unu molan sonon.
(...)
Neimagebla. Vi neniam aŭdis ian slavan lingvon?
Jen la ligilo al ia unua filmeto por infanoj: [https://www.youtube.com/watch?v=kYmzv18kWnU]
Rimarku, ke la parolanto estas infano!
ndrbs (Montri la profilon) 2019-majo-13 08:05:03
Kompreneble mi jam aŭdis slavan lingvon, sed bedaŭrinde por mia cerbo ne sufiĉas aŭdi ion por kompreni la son-diferencojn! Mi simple aŭdas ke la prononcoj malsimilas, sed mi tute ne kapablas diri ĉu ili estas "molaj". Certe pro malofteco de kontakto kun tiaj sonoj
sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-13 17:04:03
Verŝajne por vi estos pli kutimaj "molaj" vokaloj - ü kaj ö -diru "su" kaj "sü". Sekva vokalo influas al antaŭa konsonanto.