Til innholdet

Kiel infanoj prononcas esperantajn sonojn?

fra StefKo,2019 4 25

Meldinger: 13

Språk: Esperanto

StefKo (Å vise profilen) 2019 5 12 19:31:26

(...)
Mi ne komprenas tion, kio signifas "mole". Mi aŭskultis per Google Translate tiujn slavajn sonojn, ć=ĉ sed la du aliaj ne similas al ĵ kaj ŝ, do mia ido ne prononcas ilin tiel.
(...)
El Vortaro.net:

Mola
(...)
4 (pp parolsono) Havanta, eventuale inter aliaj artikulacioj, levon de la langomezo al la palato: la molaj konsonantoj estas oftaj en la slavaj lingvoj; (multaj) elparolas la «nj» kiel unu molan sonon.
(...)

Neimagebla. Vi neniam aŭdis ian slavan lingvon?
Jen la ligilo al ia unua filmeto por infanoj: [https://www.youtube.com/watch?v=kYmzv18kWnU]

Rimarku, ke la parolanto estas infano!

ndrbs (Å vise profilen) 2019 5 13 08:05:03

Kompreneble mi jam aŭdis slavan lingvon, sed bedaŭrinde por mia cerbo ne sufiĉas aŭdi ion por kompreni la son-diferencojn! Mi simple aŭdas ke la prononcoj malsimilas, sed mi tute ne kapablas diri ĉu ili estas "molaj". Certe pro malofteco de kontakto kun tiaj sonoj ridulo.gif

sergejm (Å vise profilen) 2019 5 13 17:04:03

Verŝajne por vi estos pli kutimaj "molaj" vokaloj - ü kaj ö -diru "su" kaj "sü". Sekva vokalo influas al antaŭa konsonanto.

Tibake til toppen