글: 7
언어: Esperanto
StefKo (프로필 보기) 2019년 7월 21일 오후 7:43:41
Ekz.:
– Vi estas leganta tiun libron?
– Ne, nur mi estos.
Altebrilas (프로필 보기) 2019년 7월 21일 오후 10:26:57
Ĉu vi estas leganta tiun libron (ĉar mi deziras prunti ĝin) ? -> la respondo ŝajnas stranga, ĉar ĝi ne indikas ĉu la demandinto rajtas preni la libron.
Ĉu vi estas leganta la libron (kiun mi vidas sur via lita tableto, ĉar mi deziras scii, ĉu ĝi estas interesa) -> La respondo "ne jam" sufiĉus, kaj oni prefere atendus "ne, nur legonta"
StefKo (프로필 보기) 2019년 7월 22일 오전 8:28:17
Mi donas alian ekzemplon:
– Ĉu vi estas leganta tiun libron? (La demandanto akcentas la vorton “estas”) Se ne, mi prenas ĝin.
– Jes, mi estas. (La respondanto akcentas la vorton “estas”)
Altebrilas (프로필 보기) 2019년 7월 22일 오전 8:50:40
sudanglo (프로필 보기) 2019년 7월 22일 오후 12:34:00
– Ĉu vi estas leganta tiun libron? (La demandanto akcentas la vorton “estas”) Se ne, mi prenas ĝin.La akcentita elemento verŝajne devus esti -ant, ne estas.
Sed, mi trovas tiun participan demandon ne natura. Ĉu vi (ankoraŭ) legas tiun libron? sufiĉas. Aŭ vi povus diri Ĉu vi finis kun tiu libro?
Metsis (프로필 보기) 2019년 7월 22일 오후 8:42:13
• Ĉu vi jam legis ĉi tiun libron?
• Jes, jam.
Altebrilas (프로필 보기) 2019년 7월 23일 오전 9:15:53
1. Mi havas la libron malfermitan antaŭ mi, kaj nun legas ĝin.
2. Mi komencis ĝian legadon, intencas fini ĝin sed nun faras alian aktivecon.