前往目錄

Subkomprenata participo

貼文者: StefKo, 2019年7月21日

訊息: 7

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2019年7月21日下午7:43:41

Ĉu estas ĝusta kaj komprenata tia konstruaĵo en kiu la participo estas subkomprenata?
Ekz.:

– Vi estas leganta tiun libron?
– Ne, nur mi estos.

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年7月21日下午10:26:57

La signifo estas komprenebla, gramatike mankas la demanda "ĉu" en la demando. En kia okazo tiu dialogo estas uzata?

Ĉu vi estas leganta tiun libron (ĉar mi deziras prunti ĝin) ? -> la respondo ŝajnas stranga, ĉar ĝi ne indikas ĉu la demandinto rajtas preni la libron.

Ĉu vi estas leganta la libron (kiun mi vidas sur via lita tableto, ĉar mi deziras scii, ĉu ĝi estas interesa) -> La respondo "ne jam" sufiĉus, kaj oni prefere atendus "ne, nur legonta"

StefKo (顯示個人資料) 2019年7月22日上午8:28:17

Prave! Mi devis uzi “Ĉu”.
Mi donas alian ekzemplon:

– Ĉu vi estas leganta tiun libron? (La demandanto akcentas la vorton “estas”) Se ne, mi prenas ĝin.
– Jes, mi estas.
(La respondanto akcentas la vorton “estas”)

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年7月22日上午8:50:40

Tia dialogo ŝajnas al mi korekta. La respondo povas ŝajni malafableta, se la persono ŝajne deziras legi la libron, oni atendus ion kiel "bedaŭrinde jes!" aŭ "mi finlegos ĝin baldaŭ" sed tia neŭtra respondo aspektas pli natura al bibliotekistino kiu rutine kolektas malordigitajn librojn sur la tabloj, ekzemple.

sudanglo (顯示個人資料) 2019年7月22日下午12:34:00

– Ĉu vi estas leganta tiun libron? (La demandanto akcentas la vorton “estas”) Se ne, mi prenas ĝin.
La akcentita elemento verŝajne devus esti -ant, ne estas.

Sed, mi trovas tiun participan demandon ne natura. Ĉu vi (ankoraŭ) legas tiun libron? sufiĉas. Aŭ vi povus diri Ĉu vi finis kun tiu libro?

Metsis (顯示個人資料) 2019年7月22日下午8:42:13

Mi samopinias kun Sudanglo. Mi kutimiĝis al subkomprenata uzo en mia denaska lingvo, sed mi hezitas uzi tian ĉikaze, ĉar estas pli bone preferi simplajn formojn de verboj anstataŭ kompleksajn. La kialo estas, ke simplaj formoj kutime estas pli... he, simplaj uzi kaj ne ĉiuj komprenas ekz. la esprimon "estas leganta" sammaniere pro sia denaska lingvo. Do mi dirus:

• Ĉu vi jam legis ĉi tiun libron?
• Jes, jam.

Altebrilas (顯示個人資料) 2019年7月23日上午9:15:53

Mi estas leganta libron povas signifi, laŭ la kunteksto:

1. Mi havas la libron malfermitan antaŭ mi, kaj nun legas ĝin.

2. Mi komencis ĝian legadon, intencas fini ĝin sed nun faras alian aktivecon.

回到上端