La kritiko ke Esperanto ne vere estas neŭtrala
guyjohnston,2008年7月19日の
メッセージ: 14
言語: Esperanto
jan aleksan (プロフィールを表示) 2008年7月23日 9:19:58
Vi suposas ke ĉiuj lingvo estas unika, sed ĝi troviĝas en familioj ([persona noto: kontroli kiom da familioj estas ]
Fakte, kiam oni parolas pri neŭtra lingvo, oni pensas pri lingvo tiel lojban. Lojbanaj vortoj estas "miksaĵoj" de litero el 6 gravaj lingvoj.
Vi povas trovi aliajn eblecojn, kiu uzas nur ĉefajn lingvojn. jen ekzemploj:
http://www.kupsala.net/risto/pandunia/english/
[url=http://www.nutter.net/saŝsek/] http://www.nutter.net/saŝsek/[/url]
Do ĉar mia-opinie, tute neŭtrala lingvo (pri lingvo-simileco) ne eblas, internacia plan-lingvo devas havi kompromison inter neŭtraleco kaj la meza facileco. Laŭ mi, la ĉefaj fonto-lingvoj (latino kaj latinidoj por la plejparto de la vortoj) de Esperanto estas bone elektitaj por ke tiu meza facileco estu laŭeble plej alta (Zamenhof bazis Esperanton ĉefe sur la sia-tempe plej vaste lernatajn lingvojn, kaj malmultege sur sian lingvon, la rusan), dum la lingvo estas relative neŭtrala kaj facila por ĉiuj.Vi suposas ke latina lingvo estas pli simpla ol aliaj. Homoj ofte diras ke sia lingvo estas simpla, estas pli malpli nasklingva partio. Ĉinoj respondus ke sia lingvo estas pli simpla ol latinaj, ĉar li ne pensas pri alfabeto, sed pri gramatiko.
,
guyjohnston (プロフィールを表示) 2008年7月23日 19:00:12
jan aleksan: Vi suposas ke latina lingvo estas pli simpla ol aliaj. Homoj ofte diras ke sia lingvo estas simpla, estas pli malpli nasklingva partio. Ĉinoj respondus ke sia lingvo estas pli simpla ol latinaj, ĉar li ne pensas pri alfabeto, sed pri gramatiko.Mi ne diris aŭ pensas ke latino aŭ latinidoj estas pli simplaj ol aliaj lingvoj. Mi intencas diri ke la meza rekonebleco de latin-devena vorto por homoj en la mondo estas ofte pli granda ol por vortoj de aliaj lingvoj, ĉar ofte la latinida vorto por io estas rekonebla de la plej granda nombro de homoj (kompare kontraŭ sam-signifaj vortoj de aliaj lingvoj). Estas ĉar latinidaj lingvoj estas tre similaj kaj relative vaste parolataj de denaskaj parolantoj kaj lernintoj (mi ankaŭ supozas ke ili estis pli vaste lernataj en la epoko de Zamenhof, kiam la franca estis la plej dominanta naci-lingvo de la mondo). Mia denaska lingvo estas la angla, kiu ne estas latinida lingvo.
,
Ergazomai (プロフィールを表示) 2008年7月25日 20:05:18
diogotux (プロフィールを表示) 2008年7月27日 21:48:05
Mia respondo: Jes.
Mia demando: Sed kiun alian solvon ni havas al internacia problemo?
Kritiko: ....
Se mi volus vojaĝi al ĉiuj landoj de la mondo ĉu mi bezonus lerni ĉiujn la 2 milojn da lingvoj? Laŭ mi nur Esperanto donas bazan solvon...