ไปยังสารบัญ

Pri 'tiu' kaj 'aŭto'

จาก vaaspuhr, 31 สิงหาคม 2019

ข้อความ 10

ภาษา: Esperanto

vaaspuhr (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2019, 07:29:14

La vorto 'tiu' havas du signifojn 'that' kaj 'that person'. devas ekzisti alia vorto por 'that' kaj ankaŭ por 'ĉi tiu' = 'this' en Esperanto.
La vorto 'aŭto' ne taŭgas. Mi proponas 'radmovilo'n.

Zam_franca (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2019, 08:41:01

Se vi ne ŝatas la vorton 'aŭto', vi devus uzi veturilon.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2019, 08:58:46

vaaspuhr:Mi proponas 'radmovilo'n.
Simple 'radoj' - se via veturilo havas radojn.
'(ĉi) tiu', kiel vi diris, havas du signifojn, sed nun estas malfrue ion ŝanĝi.
Certe, vi povas diri 'tiu persono', sed ne atendu, ke la aliaj faros same.

vaaspuhr (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2019, 19:14:02

sergejm:
Certe, vi povas diri 'tiu persono', sed ne atendu, ke la aliaj faros same.
Saluton mia amiko
Ne, mi aŭ ni bezonas iun vorton por 'that'.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2019, 19:20:47

vaaspuhr:
Saluton mia amiko
Ne, mi aŭ ni bezonas iun vorton por 'that'.
Almenaŭ mi kaj multaj aliaj antaŭ mi ne bezonas - Esperanto pli ol 100 jarojn funkias sen tia vorto

Metsis (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2019, 06:59:22

vaaspuhr,

Esperanto havas du-distancan sistemon kiel ekz. la angla:
  • ĉi tio : ĉe mi, la parolanto
  • tio : alie, la aŭskultanto
Tamen ekzistas lingvoj (ekz. la japana, la ukraina, la finna), kiuj havas tri-distancan sistemon
  • ĉi tio: ĉe mi, la parolanto
  • tio : ĉe vi, la aŭskultanto
  • tio tie : ĉe ri, alie
Mi denaske parolas tian lingvon kun tri distancoj kaj trovas la du-distancan sistemon konfuziva. Aparte konfuziva al mi estas maniero de kelkaj parolantoj uzi la vorton "tio" (sen ĉi) por ĉiuj distancoj.

Kiam temas pri diferenco inter "tiu" kaj "tio", la u-tabelvortoj estas determinantoj de substantivo, kiun oni forlasas, se la kunteksto aŭ la parola situacio difinas ĝin.

      Kiu estas tiu? (mi verŝajne iel montras la objekton)

La o-tabelvortoj estas memstaraj, ne determinantoj.

Multfoje oni parolas pri homoj – tiu(j) homo(j) – kaj oni ekkutimis mallongigi la esprimon nur al tiu(j).

Metsis (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2019, 07:00:44

"Aŭto" estas unu el la plej internacie konataj vortoj. Kial ne uzi ĝin?

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2019, 09:41:12

"Tiu" povas esti determinanto aŭ pronomo. En tiu lasta kazo, oni povas imagi, ke la vorto "homo" estas subkomprenata:

Kiu (homo) venis?

oni povas marki distancon per "-ĉi" ou "for". Tio ebligas esprimi la nhuancojn (ekz.) de la franca:

tie : là
tie-ĉi: ici
tie for : là bas

Sed tio estas ĝefe uzata por tradukaj bezonoj, kiam tiu nuanco nepras.

Kial "aŭto" ne plaĉas al vi? Vi ne klarigis tion.

vaaspuhr (แสดงโปรไฟล์) 3 กันยายน 2019, 07:28:50

Altebrilas:
Kial "aŭto" ne plaĉas al vi? Vi ne klarigis tion.
'Aŭtomobilo' aŭ plibone ol tiu 'radmovilo' estas preferata, ĉar ni preskaŭ povas diveni ties signifon. sed 'aŭto' ne posedas ĝustan signifon, aŭtomata?mem?aŭtomobilo?aŭtobuso?.... . devas esti klara vorto kiel 'malsanulejo'.'Aŭto' estas kiel mallongigita maltaŭga vorto 'Phone!' en la angla.
Internacieco ne estas sufiĉa kaŭzo.

Metsis (แสดงโปรไฟล์) 3 กันยายน 2019, 09:49:34

Radmovilo povas esti iu ajn veturilo, kiu havas radojn ekz. lokomotivo. Ne, la originala vorto aŭtomobilo devenas el la observo, ke la veturilo mem (latine auto) moviĝas (latine mobile) , t.e. sen ĉevalo. Eble oni pensis, ke ĉi tiu aŭto-parto estas pli grava, mirinda, kaj tial mallongigis la vorton al aŭto. La sama estas kun la telefono en la angla. La sono-porto estas pli grava kaj tial "phone". Komparu, nuntempe kiam ĉiuj telefonoj estas poŝtelefonoj, sufiĉas diri "telefono" kaj ne necesas diri "poŝtelefono".

vaaspuhr:
Internacieco ne estas sufiĉa kaŭzo.
Aĥ, sed en la Internacia lingvo, alivorte Esperanto, tio estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, eble eĉ la plej grava.

กลับไปด้านบน