Žinutės: 10
Kalba: Esperanto
vaaspuhr (Rodyti profilį) 2019 m. rugpjūtis 31 d. 07:29:14
La vorto 'aŭto' ne taŭgas. Mi proponas 'radmovilo'n.
Zam_franca (Rodyti profilį) 2019 m. rugpjūtis 31 d. 08:41:01
sergejm (Rodyti profilį) 2019 m. rugpjūtis 31 d. 08:58:46
vaaspuhr:Mi proponas 'radmovilo'n.Simple 'radoj' - se via veturilo havas radojn.
'(ĉi) tiu', kiel vi diris, havas du signifojn, sed nun estas malfrue ion ŝanĝi.
Certe, vi povas diri 'tiu persono', sed ne atendu, ke la aliaj faros same.
vaaspuhr (Rodyti profilį) 2019 m. rugpjūtis 31 d. 19:14:02
sergejm:Saluton mia amiko
Certe, vi povas diri 'tiu persono', sed ne atendu, ke la aliaj faros same.
Ne, mi aŭ ni bezonas iun vorton por 'that'.
sergejm (Rodyti profilį) 2019 m. rugpjūtis 31 d. 19:20:47
vaaspuhr:Almenaŭ mi kaj multaj aliaj antaŭ mi ne bezonas - Esperanto pli ol 100 jarojn funkias sen tia vorto
Saluton mia amiko
Ne, mi aŭ ni bezonas iun vorton por 'that'.
Metsis (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 2 d. 06:59:22
Esperanto havas du-distancan sistemon kiel ekz. la angla:
- ĉi tio : ĉe mi, la parolanto
- tio : alie, la aŭskultanto
- ĉi tio: ĉe mi, la parolanto
- tio : ĉe vi, la aŭskultanto
- tio tie : ĉe ri, alie
Kiam temas pri diferenco inter "tiu" kaj "tio", la u-tabelvortoj estas determinantoj de substantivo, kiun oni forlasas, se la kunteksto aŭ la parola situacio difinas ĝin.
Kiu estas tiu? (mi verŝajne iel montras la objekton)
La o-tabelvortoj estas memstaraj, ne determinantoj.
Multfoje oni parolas pri homoj – tiu(j) homo(j) – kaj oni ekkutimis mallongigi la esprimon nur al tiu(j).
Metsis (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 2 d. 07:00:44
Altebrilas (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 2 d. 09:41:12
Kiu (homo) venis?
oni povas marki distancon per "-ĉi" ou "for". Tio ebligas esprimi la nhuancojn (ekz.) de la franca:
tie : là
tie-ĉi: ici
tie for : là bas
Sed tio estas ĝefe uzata por tradukaj bezonoj, kiam tiu nuanco nepras.
Kial "aŭto" ne plaĉas al vi? Vi ne klarigis tion.
vaaspuhr (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 3 d. 07:28:50
Altebrilas:'Aŭtomobilo' aŭ plibone ol tiu 'radmovilo' estas preferata, ĉar ni preskaŭ povas diveni ties signifon. sed 'aŭto' ne posedas ĝustan signifon, aŭtomata?mem?aŭtomobilo?aŭtobuso?.... . devas esti klara vorto kiel 'malsanulejo'.'Aŭto' estas kiel mallongigita maltaŭga vorto 'Phone!' en la angla.
Kial "aŭto" ne plaĉas al vi? Vi ne klarigis tion.
Internacieco ne estas sufiĉa kaŭzo.
Metsis (Rodyti profilį) 2019 m. rugsėjis 3 d. 09:49:34
vaaspuhr:Aĥ, sed en la Internacia lingvo, alivorte Esperanto, tio estas unu el la plej gravaj kaŭzoj, eble eĉ la plej grava.
Internacieco ne estas sufiĉa kaŭzo.