Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-oktobro-16 05:25:42

Mi skime kreis listprilaborilon puran por plibonigi esperanton listprilaboran kaj praktiku la supraĵon duan kaj ankaŭ malpruvi ke "en programo nur angla povas uziĝi." Ĝi estas plurlingva (esperante kaj angle).

ĉi tie estas programo skima.

esperante priskribata: ;;; Versio 2
;;; ĉi tio estas ekzemplo de listprilaborilo pura (Skime) plurlingva (homlingve ne programlingve.
;;; Ekzempla kodo programa:
;;; * (eval. '(eq (quote true) (quote false)) (make-lisp-environment 'english ()))
;;; * (eval. '(eg (citu vero) (citu malvero)) (make-lisp-environment 'esperanto ()))
;;; Uzu leg-eval-montr-ripeton per (repl.)
AVERTO: Ĝi havas erarsistemon ege ne evoluatan (sed povas programi tion plibonan ene).

Alimaniere por esperantigi programlingvon vi povas maŝinkode redakti ĉenojn de la faraĵprogramo aŭ programi (maŝinkode).

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-16 10:48:20

Komputilistoj estas minoritato el kiu
Lispanoj estas minoritato el kiu
Esperantistoj estas minoritato.

La koncernata publiko ŝajnas malmulta.

Se vi inventas simplan programlingvon, kiun ĉiu povas lerni (kiel Basic en la tempo de unuaj personaj komputiloj), facile tajpebla kaj helpa por fari tedajn taskojn, tio certe allogus la publikon.

Ĝi povus esti tia:
Legu mesagxojn kies dato estas hodiaux
Por cxiu mesagxo:
__Se sendinto en konatuloj:
____Movu mesaĝon en dosieron Leginda
__Alikaze: presu sendinto, temo

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-16 10:51:12

Programlingvo en Esperanto havu ĝiajn kvalitojn : simpleco, facileco, ktp.

walfino (Montri la profilon) 2023-oktobro-20 04:22:47

Saluton, mi esperas ke ĉiuj interesantoj povas kontribui al mia malferma fonta projekto, EsperSkripto.

Ĝi estas trans-kompililo por ĜavaSkripto / TipSkripto, por ke oni povas skribi ĜavaSkripto / TipSkripto en multaj homaj lingvoj, inkluzive Esperanto.

Mi pensas ke ĝi estos pli utila ĉar ĜavaSkripto estas la plej populara programlingvo en la mondo laŭ StackOverflow kaj ĉi tio povas disvastigi Esperanton en la mondo de programistoj.

Nuntempe EsperSkripto nur provizas funkciojn por Esperanto kaj Ĉina (Mandarena, Simpligita), sed estonte eble aliaj lingvoj ankaŭ. Kaj, ankaŭ ĝi nun nur tradukas la rezervitajn vortojn sed ne la nomoj de la objektoj / funkcioj de DOM aŭ node.

Bonvolu helpi min kaj kontribui libere, aŭ vi ankaŭ povas uzi ĝin por komenci viajn proprajn projektojn!

https://github.com/customautosys/EsperSkripto

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-20 06:57:59

Mi vidis la ligitan paĝon.

Mi ne komprenis la ideon. Ĉu temas pri uzi ŝlosilvortojn en Esperanto ? Nu, kial ne estas same pri la ĉina? Ili aspektas kiel anglalingvaj! Kial ne la ĉina aŭ esperanta, kiel oni atendus?

walfino (Montri la profilon) 2023-oktobro-21 10:27:57

La plano estas ke se vi skribas la programo en Esperanto ekzemple:

funkcio provuIomete(){
por(jen i=1;i<=10;++i){
konzolo.protokolu(i);
}
}

provuIomete();

Ĝi tradukas al normala ĝavaskripto por ke vi povas ruli en Node:

function provuIomete(){
for(let i=1;i<=10;++i){
console.log(i);
}
}

provuIomete();

Nuntempe ĝi nur tradukas ŝlosilvortojn sed la plano estas ankaŭ fari DOM / Node funkcioj / objektoj, html dosieroj, Vue dosieroj ktp.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-21 12:25:17

Pardonon, mi ne scias kio estas Node. Ĉu mastrumsistemo por poŝtelefonoj?

Parenteze, mi vidis en Prevo, ke "run a program" estas "ruli programon" en Esperanto.

walfino (Montri la profilon) 2023-oktobro-21 16:29:40

Altebrilas:Pardonon, mi ne scias kio estas Node. Ĉu mastrumsistemo por poŝtelefonoj?

Parenteze, mi vidis en Prevo, ke "run a program" estas "ruli programon" en Esperanto.
Dankon, vi pravas kaj mi ĵus anstataŭigis "ruli" por "kuri". Pardonu, influo de angla!

Mi uzis node por signifi node.js, sistemo por ruli ĝavaskriptajn programojn sen retumilo. https://nodejs.org.

Sed, vi ankaŭ povas uzi la programon por traduki la ŝlosilvortojn de sendependa .js dosiero kiun vi povas enmeti en .html dosiero uzante script etikedo.

Mi volas diri ke en mia ludo https://customautosys.com/konjektkonekto mi jam provis parte skribi ĝavaskripton en Esperanto per skribi la nomoj de la funkcioj kaj objektoj en Esperanto, do EsperSkripto estas la "2a nivelo" de tio (traduki la ŝlosilvortojn) kaj la fina celo estas ke ĝavaskripta programo povas esti skribita uzante nur Esperantaj vortoj kaj neniuj anglaj vortoj (sed la sintakso restas ĝavaskripta pro la simboloj (){}+-= ktp).

Ekz. el la ludo

function animuNubo(nubo,direkto,signo,kvanto){
nubo.animate(direkto,signo+kvanto,{
duration:direkto==='left'?10000:5000,
easing:direkto==='left'?fabric.util.ease.easeInOutSine:fabric.util.ease.easeInOutCirc,
onChange:this.render,
onComplete:animuNubo.bind(this,nubo,direkto,signo==='+'?'-':'+',kvanto)
});
}

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-21 19:55:05

Mi travidis la paĝaron. Tio ŝajnas iom teknika por mi. Sed ŝajnas neeviteble, ke uni lernu unue la signifon de la anglalingvaj ŝlosilvortoj kaj la korespondan funkciadon, kaj POSTE, la esperantajn tradukojn.

Mi imagas sistemon, en kiu oni ANSTATAŬE lernu pli simplajn ŝlosilvortojn por ebligi al pli da homoj skribi simplajn utilajn programojn.

Tamen, ambaŭkaze oni devas verki manlibron por uzi tiun programlingvon.

walfino (Montri la profilon) 2023-oktobro-24 11:58:18

Altebrilas:Mi travidis la paĝaron. Tio ŝajnas iom teknika por mi. Sed ŝajnas neeviteble, ke uni lernu unue la signifon de la anglalingvaj ŝlosilvortoj kaj la korespondan funkciadon, kaj POSTE, la esperantajn tradukojn.

Mi imagas sistemon, en kiu oni ANSTATAŬE lernu pli simplajn ŝlosilvortojn por ebligi al pli da homoj skribi simplajn utilajn programojn.

Tamen, ambaŭkaze oni devas verki manlibron por uzi tiun programlingvon.
Certe ĝi estas teknika. Programado ĉiam estas teknika.

Do eble vi ne akordas pri mia metodo por krei Esperantan programlingvon, do vi povas libere krei vian projekton / deponejon mem, en GitHub / Gitlab ktp. Mi ne scias se vi jam havas ian projekton / programon.

Mi nur volas havi helpon por mia projekto se iu akordas pri mia metodo ĉar GavaSkripto estas jam la plej populara programlingvo por multaj jaroj kaj TipSkripto estas la 5a laŭ StackOverflow. Kaj ĝi verŝajne ne ŝanĝos por multaj jaroj (krom eble ke TipSkripto iĝos eĉ pli populara) ĉar nur ĜavaSkripto povas denaske ruli en la retumilo (aŭ se vi volas eble vi povas krei programlingvon kiu estas kompilita al WebASM) ĉar la plejparto de la programa komunumo faras retan programadon.

Se oni kreos Esperantan programlingvon ne bazita sur JS/TS/Python/C++/Java/Rust ktp programlingvo oni bezonas lerni Esperanton KAJ la sintakson de la tute nova programlingvo, kaj tio ne efikas.

Kiel la kanto "ĉu vi imagas" diris, "Sed ne kontentigas la imago, necesas la agado".

Do mi bondeziras al vi ankaŭ sukceso se vi kreos alian projekton (eo-python eble? zh-py ekzistas), sed por mi, mi daŭre laboras en mia projekto kiam mi havas tempon ekster laboro kaj trovos aliajn Esperantajn programistojn kiuj interesiĝas kaj mi pensas ke en 1 aŭ 2 jaro mia programo havos multe pli da funkcioj.

Mi verkos manlibron kiam mi povos. Mi pensas ke la unua afero ke Linus Torvalds faris kiam li kreis Linukso ne estis la manlibro.

Reen al la supro