Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-oktobro-24 12:04:17

Do bonan ŝancon al vi!...................

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-novembro-03 01:49:11

konesperantidoj:Mi skime kreis listprilaborilon puran por plibonigi esperanton listprilaboran kaj praktiku la supraĵon duan kaj ankaŭ malpruvi ke "en programo nur angla povas uziĝi." Ĝi estas plurlingva (esperante kaj angle).

ĉi tie estas programo skima.

Alimaniere por esperantigi programlingvon vi povas maŝinkode redakti ĉenojn de la faraĵprogramo aŭ programi (maŝinkode).
Mi reafiŝis la skiman kodon ĉar la unua kodo ne bone kopiita: https://pastebin.com/sb9K1Gu7

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-novembro-03 02:05:12

Komputilistoj estas minoritato el kiu
Lispanoj estas minoritato el kiu
Esperantistoj estas minoritato.

La koncernata publiko ŝajnas malmulta.
Kial zorgi pri tio? publiko koncernata ne multa ĉar de anglocentrismo. kaj la tuta mondo tre volas programi denaske. tion por atingi listlingvo estas plej facila vojo

Listlingvo tre facile programebla programlingvo (kelkajn kiel raketon kaj skimon eĉ komencantaj komputuloj povas programi). Ĝi tre konata esti programilo tre pova kaj kapabla. Listlingvo estas eĉ eniĝebla en komputujekejo. ekzemplo estas "SectorLISP."

"BASIC" kontraŭe estas ne kapabla por pli ol tro bazaj uzkazoj.

Metsis (Montri la profilon) 2023-novembro-03 07:49:21

Mi ne sekvis ĉi tiun diskuton, do mi pardonpetas, se vi jam decidis la uzokampon de tiu programlingvo.

Certe LISP-baza programlingvo taŭgos por pruvo de koncepto, ke oni povas krei Esperantlingvan programlingvon. Ĉu estos facile programi per tiu lingvo? Ĉu estas facile krei programon kun grafika fasado per ĝi? Eble se vi posedas kaj LISP-on kaj Esperanton. Sed kiel Altebrilas jam konstatis, tiaj homoj ne estas multaj.

Aliflanke ekzistas tre vastaj BASIC-programĉirkaŭaĵoj kun grafika fasado, ekz. Xojo per kiu vi povas krei programojn sur Makintoŝo, MS Windozo kaj Linux por krom tiuj tri ankaŭ por iOS, Android, reto kaj Raspberry Pi.

Kion averaĝa esperantisto volas krei? Verŝajne ion, kiu estas atingebla per retumilo. Do la celplatformo estas interreto, kaj tio signifas, ke via programlingvo pli malpli devas esti aŭtomate tradukebla al Javaskripto aŭ PHP. Prefereble kun ŝov-demeta interfaco per kiu krei grafikan fasadon por la programo ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-novembro-03 13:20:22

Kion signifas "ŝov-demeta"?..........

Reen al la supro