Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

abc_vz (Montri la profilon) 2019-septembro-15 12:49:39

SE n=0 NU
Fact:=1;
ALIE
Fact := n*Fact(n-1);
Miaopinie, pli bone estas tiel:
SE n=0 TIAM
...

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-15 16:48:31

abc_vz:
SE n=0 NU
Fact:=1;
ALIE
Fact := n*Fact(n-1);
Miaopinie, pli bone estas tiel:
SE n=0 TIAM
...
Miaopinie, pli bonus tio, kvankam ĝi ne estas la sama programlingvo:

funkcio Fakt(n:ent) {
se n == 0 {
fakt = 1;
} alie {
fakt = n * Fakt(n-1)
}
}

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-15 18:20:49

Fakt(n:ent):ent {
n == 0 ? {
returni 1;
} : {
returni Fakt(n-1);
}
}

Mi ne trovis kiel Esperante estos return, sed vi povas anstatavi ĝin per iu puntuacio.
Restas ent = entjero - vi povas anstataŭi ĝin per matematika simbolo de entjero - sed ĝi ofte mankas sur klavaro.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-16 01:23:49

Sed verŝajne tamen iu ŝlosilvortoj restas. Tiam vi povas defini lokalon., ekz.:
@locale("eo", "ru", "en")
kaj povas uzi ŝlosilvortojn en ajna definita lingvo.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-16 19:05:57

sergejm:Fakt(n:ent):ent {
n == 0 ? {
returni 1;
} : {
returni Fakt(n-1);
}
}

Mi ne trovis kiel Esperante estos return, sed vi povas anstatavi ĝin per iu puntuacio.
Restas ent = entjero - vi povas anstataŭi ĝin per matematika simbolo de entjero - sed ĝi ofte mankas sur klavaro.
Eble "redonu" aŭ nur "donu" signifas "return".

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-16 19:32:59

En komputeko.net oni proponas "liveri" kaj "revenigi" kiel tradukoj de "return".
Verŝajne, "liveru n;" signifas "return n;" kaj "reven(ig)u;" signifas "return;"

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-16 22:30:09

Kiam mi laboris, mi uzis programlingvon APL kiu ne bezonis ŝlosilvortojn. Ĝi anstataŭe uzis specialajn simbolojn, kiuj postulis specialan klavaron, litertipojn, ktp, ktp. Estis tre efika programlingvo, sed la kondiĉoj estis malfacile kunigeblaj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-17 07:08:56

Pardonu, eble mi ne rimarkis, sed antaŭ vi parolas pri sintakso, ĉu vi jam decidis sur kiu paradigmo bazi la lingvon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-17 13:05:26

APL estas funkcia programlingvo, kiu tamen toleras flankefikojn. Ĝi estis kreita de K. Iverson en la sesdekaj jaroj, kaj estis uzita por priskribi arkitekturon de la IBM-360. Tiuepoke ne temis pri paradigmoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-17 19:08:23

Metsis:Pardonu, eble mi ne rimarkis, sed antaŭ vi parolas pri sintakso, ĉu vi jam decidis sur kiu paradigmo bazi la lingvon?
Ne, mi ne decidis. Kion vi proponas?

Reen al la supro