去目錄頁

Kiel propagi Esperanton

Zam_franca, 2019年9月15日

讯息: 69

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月16日下午7:32:58

MiMalamasLaAnglan:Eble utilas ankaŭ la Promesa Projekto...

https://ea-mondo.org/promise/
"Esperanto activists can be found throughout the world (917 people from 57 countries registered for the 2019 World Esperanto Congress in Lahti Finland). After a presentation about the project made during the Congress in Finland, visitors to this website have submitted promises from as far away as Iran and New Zealand. Many thousands of people are prepared to work to turn the dream that inspired the creation of Esperanto into a reality. Billions of dollars have been raised to fund projects with far less impact. We conclude that 100 000 000 promises can be collected, and that Esperanto will become the most commonly spoken language on the planet within 10 years."

Ŭoŭ, eĉ se tio ne ekzistas en Esperanto...
ĈIU PROMESU !!

SEN7759 (显示个人资料) 2019年9月16日下午7:38:09

La ligiloj estas bonaj!

Frano (显示个人资料) 2019年9月18日上午9:11:51

MiMalamasLaAnglan:Ĉu mi rajtas promesi, kvankam mi jam lernis Esperanton?
Sendube, ĉar vera lernado estas senfina.

Frano (显示个人资料) 2019年9月18日上午9:46:47

MiMalamasLaAnglan:Eble utilas ankaŭ la Promesa Projekto...

https://ea-mondo.org/promise/
Ĉu iu ajn memoras la sorton de La Promeso (www.lapromeso.com) - projekto?

Metsis (显示个人资料) 2019年9月19日上午5:59:10

Ĉi tia promesokampanoj venas kaj iras. La problemo estas kiel engaĝi amason de ne-esperantistoj en la kampanon. Oni bezonus milionojn eŭrojn por reklami.

LM59650 (显示个人资料) 2019年9月19日上午9:55:03

La nova versio de la retejo de mia kompanio estos tradukata en angla kaj esperanta lingvoj.
Mia kompanio ne estas granda transnacia firmao, eble tre malmulte personoj legos la esperantan version, sed ĝi povus doni ideojn.
Esperanto propagos se ĝi estas uzata por internacia komerco, tekniko, scienco, ktp., ne nur por literaturo aŭ paroli kun amikoj.

Metsis (显示个人资料) 2019年9月19日上午11:54:44

Vi ne povus esti pli prava. Ni bezonas pli da komerco! Ĉu vi konas IKEF-on?

LM59650 (显示个人资料) 2019年9月19日下午12:10:47

Ne, mi ne konis IKEFn. Tre interesa, dankegon !

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月21日下午4:50:37

Hej, mi havas tre bonan ideon : lanĉi mesaĝon (ligilon de la promesa projekto) al ekzemple 4 el siaj kontaktoj, kiuj promesos kaj poste divastigos tiun ligilon al aliaj 4 kontaktoj, kaj tiel plu... : Mesaĝoj en kateno !

Zam_franca (显示个人资料) 2019年9月22日上午9:46:15

Aŭ pli simple : Fari kampajnon sur la interkonaj retejoj. Estas senpaga, kaj facila. Se 100 esperantistoj sendus 2 mesaĝojn sur iu interkona retejo, nepre almenaŭ unu retano ekus lerni la bazojn de Esperanto. esperanto.net, poste lernu.net, poste claudepiron.free.fr kaj eĉ se li forlasas Esperanton, promeso-projekto.
Per tiu eta "vojaĝo", nepre kelkaj homoj eklernos Esperanton aŭ almenaŭ promesos.

Ni reklamu.

回到上端