K vsebini

Kiel propagi Esperanton

od Zam_franca, 15. september 2019

Sporočila: 76

Jezik: Esperanto

Altebrilas (Prikaži profil) 15. november 2022 14:46:47

Bona rezumo de la poresperantaj argumentoj, verkita en bona stilo. Kelkaj eraretoj kaj mankas kritikoj, sed tiuj estas facile troveblaj ali-ie.

Frano (Prikaži profil) 15. november 2022 17:50:00

novatago:
sendiulo:Lasta artikolo estas interesa. Nur unu erareto: Zamenhof estis ne lingvisto, sed poligloto.
Tiu erareto estas en la unua linio. Mi ne legis la tutan artikolon sed ĝi enhavas plurajn erarojn pli. Aldone, ĝi povus eble esti interesa por iu, kiu ne legis pri Esperanto iam, sed por tiuj, kiuj estas delonge parolantoj, krom rimarki ke ĝi ne atakas la lingvon, ne estas interesa novaĵo en ĝi.
Komentoj estos utilaj ĉefe al tiuj, kiuj ne konas Esperanton. Krome la aŭtoroj petas esprimi opiniojn pri la estonteco de Esperanto - "What does the future hold for Esperanto? Share your thoughts with us."

Altebrilas:Bona rezumo de la poresperantaj argumentoj, verkita en bona stilo. Kelkaj eraretoj kaj mankas kritikoj, sed tiuj estas facile troveblaj ali-ie.
Alivorte, ĉu vi opinias malkonvene afiŝi komentojn de esperantistoj en neesperantistaj retejoj, kiam ili skribas pri Esperanto?

Серёга (Prikaži profil) 15. november 2022 18:01:27

Tio necesas eĉ simple skribi en la forumo de Lernu.

Frano (Prikaži profil) 02. januar 2023 21:27:33

Altebrilas (Prikaži profil) 03. januar 2023 12:49:11

Frano:

Altebrilas:Bona rezumo de la poresperantaj argumentoj, verkita en bona stilo. Kelkaj eraretoj kaj mankas kritikoj, sed tiuj estas facile troveblaj ali-ie.
Alivorte, ĉu vi opinias malkonvene afiŝi komentojn de esperantistoj en neesperantistaj retejoj, kiam ili skribas pri Esperanto?
Pardonon pro la malfrua respondo, mi ne antauxe vidis vian mesagxon.

Male, mi taksas bone montri esperantistajn kritikojn al ekstera mondo. Tio atestas, ke ni ne estas sekto nek kasxemuloj.

Raras kritikoj de Esperanto. Fare de esperantistoj, cxar ili timas aperigi gxiajn malkvalitojn; fare de ne-esperantistoj, cxar tio, kion ili kritikas ne estas esperanto, sed tio, kion ili imagas pri gxi (ekz. Simpligita hispana, filozofia lingvajxo aux io alia).

La plej efika argumento de niaj kontrauxuloj estas "oni ne parolu pri Esperanto". Ies ajn kritikoj estas preferindaj, cxar almenaux ili estas rebateblaj.

Metsis (Prikaži profil) 10. januar 2023 10:01:19

Mi jam plurfoje kritikis Esperanton. Jen kelkaj miaj opinioj (en hazarda ordo):

translativo

Esperanto havas tri manierojn montri tion, kion montras la gramatika kazo translativo en kelkaj lingvoj. Ni elektu unu manieron kaj tio estu la plej videbla: per ĝis. Do ni diru
  • Mi farbis la muron blanka → Mi farbis la muron ĝis blanka.
  • La popolo elektis rin kiel prezidenton → La popolo elektis rin ĝis prezidento.
 
la susuraj sonoj

Esperanto havas multajn pli malpli susurajn sonojn: c, ĉ, ĝ, ĵ, s, z. Se vi denaske parolas lingvon, kiu ne havas tiom multaj, eblas, ke vi ne povas aŭdi la malsimilecojn (ekz. aĉa aŭ aĝa) kaj ĉi tial devas konkludi vorton laŭ ĝia kunteksto. Duonigu la kvanton de la susuraj sonoj!

reklamita facileco

Oni ofte reklamas, ke Esperanto estas la plej facila lingvo. En ekstrema okazo oni diras, ke la (fi)famaj dekses reguloj sufiĉas por posedi la lingvon. Kial do oni bezonas PMEG-on kun 748 paĝoj?

Tio reklamita facile kaŭzas, ke multaj esperanistoj restas eternaj komencantoj.

Ĉesigu reklami Esperanton kiel la plej facila lingvo!

artikolo

Se vi denaske parolas lingvon, kiu ne havas artikolojn, la artikolo estas malfacile komprenebla kaj la reguloj pri ĝia uzo ne estas koheraj. Zamenhof mem konstatis (notu, ke kaj la pola kaj la rusa, ambaŭ denaskaj lingvoj de Z, malhavas artikolojn), ke "komence oni ne bezonas uzi ĝin".

Supozu vi havas frazojn: "Mi vidis katon. Kato estis nigra". Mi certas, ke ĉiuj supozas, ke en la dua frazo oni parolas pri la sama kato, sed laŭ la gramatiko subite aperas alia kato. Zamenhof multfoje emfazas logikon en la senco de natura. La montraj tabelvortoj "(ĉi) tiu(j)" sufiĉas, se vi bezonas emfazi, ke temas pri io antaŭe menciita.

futuro

Ekzistaj lingvoj, kiuj malhavas tempojn kaj oni uzas aliajn vortojn por montri tempon. Ekz. la mandarena estas tia. Elimini ĉiujn tempojn estas troaĵo, sed la futuron oni povus elimini, ĉar estas klare, kiam la aĉetado okazos, se mi diras "Mi aĉetas pomojn morgaŭ".

Por denaskaj parolantoj de senfutura lingvo estas malklare, kiam la futuro okazos. Ekz. mi partoprenis kurson, dum kiu la instruisto diris "Ni iros trinki kafon", kiam komencis la kafopaŭzo. Ĉu la futuro de "iros" okazas nun (post kelkaj milisekundoj) aŭ poste (ekz. morgaŭ)? Se la futuro okazos post kelkaj milisekundoj, ni homoj kiel tiel malrapidaj bestoj neniam ekzistas en nuntempo.

SlavikDze (Prikaži profil) 10. januar 2023 11:02:52

Vi, sendube, estas granda reformisto, herra Metsis...
Sed aldone, laŭ via logiko, el Esperanto indas elĵeti akuzativon, ĉar ĝi ne ekzistas en multaj lingvoj; kaj literon "R", kiu estas malfacila por ĉinoj; kaj literojn "L" kaj "V", kiuj estas nekutimaj por japanoj.
🧐🧐🧐🧐🧐

Altebrilas (Prikaži profil) 10. januar 2023 14:18:28

Mi opinias, ke Esperanto nature sxangxigxos, kiam oni postulos, ke homoj parolu gxin. Batalantaj samideanoj povas klopodi por ne forgesi akuzativon, sed la aliaj baldaux alkutimigxos ne uzi gxin kiam ili konstatos, ke oni tiel bone komprenos ilin.

Ankaux oni povas atendi simpligxon de la verboj sub influo cxefe de la angla: oni versxajne uzos "edzi" por edzigxi, edzinigxi, edzigi, geedzigxi, gejedzigxi kaj tiel plu. Kaj nur la vortoj kun afiksoj sekvos rigorajn regulojn.

Pri diakritikajxoj, mi supozas, ke se Eo igxas deviga, ili estos facile uzeblaj, sen bezoni cxiamajn adaptigojn de la komputilajxoj. Ili estas malhelpo, nur se oni agas desube por Esperanto, cxar oni devas peti permesojn kaj laboradi por fari tiujn adaptigojn.

Cetere, hx preskaux malaperis, kaj jx povas senprobleme fari same kaj esti anstatauxigita per gx, cxar mi konas nur la paron agxo/ajxo kie tiu distingo utilas.

Sed se oni povas imagi eblajn evoluojn de la lingvo, alia afero estas tuj proponi kaj apliki reformojn sen vasta interkonsento de la samideanaro: Tio pli damagxus ol plibonigus la lingvon.

Zamenhof mem rekomendis atendi, ke oficiala instanco agnosku Eon por fari tio, unufoje por cxiam (li estis optimisma). Do ni pluatendu.

Metsis (Prikaži profil) 11. januar 2023 06:40:32

Mi estas realisto kaj komprenas, ke ne indas propagi ĉiujn miajn ideojn – verŝajne neniun. Notu, ke la artikolo kaj translativo jam estas eblaj laŭ la nuna gramatiko.

Nepre ne forĵetu akuzativon, ĉar tiam ni aŭ fiksas la vortordon aŭ bezonas formalan subjekton aŭ ambaŭ. Ĉiuokaze la alternativoj estas klare pli malbonaj ol akuzativo.

Jes, mi scias pri tiuj elparoloproblemoj, sed se vi forĵetas tro multajn literojn, la rezulto facile sonas kiel Tokipono.

Nazaj na začetek