본문으로

Kiel propagi Esperanton

글쓴이: Zam_franca, 2019년 9월 15일

글: 76

언어: Esperanto

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 1월 11일 오후 1:20:02

Cxiuj ideoj estas debatindaj kvankam ne cxiuj estas aplikindaj. Debato gxuste utilas por scii, cxu estas la kazo.

Mi ne forjxetas akuzativon, kaj religieme atentas gxin. Sed mi dubas, ke homoj devigataj uzi Esperanton same agus.

La SVO ordo imponigxis, tion decidis ne Zamenhof sed la esperantistoj mem. Tial gxi utilas nur kiam la vortoj estas ordigitaj alimaniere. Alikaze, gxi aspektas kiel redunda kaj laux lingvistikaj legxoj iom post iom elkutimigxos. Sed la Finvenko devas okazi antauxe, do ni havas tempon.

Kiel oni povas devigi homojn uzi gxin?

Frano (프로필 보기) 2023년 2월 14일 오전 7:59:05

Esperanto: Window on the Study of Language
(And Vice Versa)
https://pages.ucsd.edu/~dkjordan/scriptorium/langu...

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 2월 16일 오후 5:40:42

Mi komencis legi gxin. Estas interese.

sendiulo (프로필 보기) 2023년 2월 19일 오전 5:15:02

Koncerne propagon de Esperanto mi ne scias universalan rimedon.
Povas esti agi tiel:
aliri objekton kaj proponi elekton: aŭ esti batita, aŭ ricevi donacon.
La donaco estu USB-memorilo kun lernolibro, vortaro kaj libroj por legado.

Ankaŭ skribe ekspliki, ke la angla ne estas bona solvo de lingva problemo.

Kaj ankoraŭ mencii pri lingva imperiismo.
Jen el Kontakto 3 1972:
Citaĵo el la jarraporto de Britiŝ Kaŭnsil (British Council), la brita organizo por disvastigo de la angla lingvo kaj kulturo eksterlande, por la laborjaro 1968/69 "Ni gajnas politikan, komercan, kaj kulturan avantaĝon per mondskala uzo de la angla."

Imperiismo sur lingva, kultura niveloj estas kunligita kun imperiismo ekonomia kaj politika. La longdaŭraj konsekvencoj estas tre danĝeraj, ĉar tia imperiismo influas individuojn kaj kanaligas ilian intelektan evoluon en unu apartan direkton. Ĝi estas malfacile rekonebla, ĉar ĝi estas eksportata sub allogaj nomoj, kiel ekzemple: kultura kunlaboro, provizado de instruistoj kaj eduka helpo, internacia kunlaboro ktp.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 2월 19일 오후 6:20:58

Tion ili nomas "soft power". Ne estas mirinde, ke preskaux neniam okazas debatoj pri lingvoj - escepte pri la maniero plibonigi sian scion de la angla, antauxsupozita kiel memkomprenebla solvo.

Frano (프로필 보기) 2023년 2월 19일 오후 8:20:44

https://doi.org/10.20935/AL3493

Frano (프로필 보기) 2023년 2월 20일 오전 7:37:08

Mark Starr: Communism and an International Language
Source: The Communist Review, February 1922, Vol. 2, No. 4.
https://www.marxists.org/archive/starr-mark/1922/0...

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 2월 20일 오전 9:38:57

Mi ne legis la unuan artikolon, pro devigo aligxi al la pagxaro.

Mi legis la duan, kaj memoris, ke la saman jaron Hanotaux vetois Esperanton cxe la SDN, nome de la franca registaro kaj Leon Berard malpermesigis gxian instuadon en la francaj lernejoj cxefe cxar "gxi estas lingvo de revoluciuloj".

sendiulo (프로필 보기) 2023년 2월 21일 오전 6:40:26

Ne ĉiuj komunistoj pledas por Esperanto. Ĉiuj partioj havas siajn celojn kaj esperi, ke ili enkondukos nian lingvon ne indas.
Se estus en la mondo iu komuna koncepto de pli bona mondo, verŝajne Esperanto okupus sian lokon en ĝi.

다시 위로