前往目錄

Kiel propagi Esperanton

貼文者: Zam_franca, 2019年9月15日

訊息: 69

語言: Esperanto

Frano (顯示個人資料) 2023年2月20日上午7:37:08

Mark Starr: Communism and an International Language
Source: The Communist Review, February 1922, Vol. 2, No. 4.
https://www.marxists.org/archive/starr-mark/1922/0...

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年2月20日上午9:38:57

Mi ne legis la unuan artikolon, pro devigo aligxi al la pagxaro.

Mi legis la duan, kaj memoris, ke la saman jaron Hanotaux vetois Esperanton cxe la SDN, nome de la franca registaro kaj Leon Berard malpermesigis gxian instuadon en la francaj lernejoj cxefe cxar "gxi estas lingvo de revoluciuloj".

sendiulo (顯示個人資料) 2023年2月21日上午6:40:26

Ne ĉiuj komunistoj pledas por Esperanto. Ĉiuj partioj havas siajn celojn kaj esperi, ke ili enkondukos nian lingvon ne indas.
Se estus en la mondo iu komuna koncepto de pli bona mondo, verŝajne Esperanto okupus sian lokon en ĝi.

sendiulo (顯示個人資料) 2023年2月22日上午6:35:04

Laŭ mi, propago de Esp-o povas esti amasa kaj individua.

Por amasa propago de Esp-o bonus nedevigaj kursoj en lernejoj.

Por individua propago mi pensas jene:

Ellerni Esp-on signifas akiri kapablon rekte komunikiĝi kun alinacianoj. Tamen, verŝajne, ne ĉiu homo kaj ne ĉiam bezonas tion.

Sekve necesas konsideri tion.

Krom bezono de rekta komunikiĝo povas esti motivoj:

legi librojn, revuojn;

aŭskulti kantojn, radioelsendojn;

lerni poste aliajn lingvojn.

Kaj ankoraŭ Esp-o povas fortiri deprimon, ŝanĝi emocian staton, savi de enuo.

Resume, necesas observi individuon kaj atendi taŭgan momenton. Kaj ĉiam havi en poŝo USB-memorilon kun kompleto de aŭtodidakto.

sendiulo (顯示個人資料) 2023年2月24日上午8:06:08

Entute, nuntempe estas pli ol 100 000 Esperanto-parolantoj tra la mondo
ridulo.gif De kie tiu nombro...

Frano (顯示個人資料) 2023年2月24日上午8:21:08

https://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-...
Ĉiu povas elekti sian plej ŝatatan nombron okulumo.gif

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年2月24日上午9:41:30

Statistikoj estu koheraj kaj kongruaj kun kontroleblaj faktoj.

Aserti, ke dek milionoj eklernis la lingvon kaj unu miliono parolas gxin hezitante, emigas konkludi, ke 90% forlasis la studadon. Tio ne estas tauxga reklamo por lingvo facila kaj utila.

Ekonomiaj faktoj estas pli utilaj por taksi progreson aux mal~. Pagitaj kotizoj, libroj kaj revuoj eldonitaj, mono dedicxita al esperanta aktiveco estas pli fidindaj fontoj.

sendiulo (顯示個人資料) 2023年2月24日下午5:13:24

Frano:https://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-...
Ĉiu povas elekti sian plej ŝatatan nombron okulumo.gif
Ĝuste! ridulo.gif

sendiulo (顯示個人資料) 2023年2月24日下午5:18:12

Nu, koncerne kotizojn mi iel dubas... Estas esperantistoj, kiuj ne membriĝas en UEA.

回到上端