La preĝejo de la fluganta spagetmonstro
de Nala_Cat15, 1 octobre 2019
Messages : 7
Langue: Esperanto
Nala_Cat15 (Voir le profil) 1 octobre 2019 17:47:07
https://eo.wikipedia.org/wiki/Fluganta_Spagetmonst...
Amuza fakto: Viro kiu estis fotita por sia kondukpermesilo vestis traverŝilon sur sia kapo por la foto, pro ĉi tiu religio.
https://www.rt.com/viral/390659-flying-spaghetti-m...
Pardonu, la artikolo estas en la angla sed la foto estas amuze.
Altebrilas (Voir le profil) 15 octobre 2019 14:14:40
Nala_Cat15 (Voir le profil) 21 novembre 2019 20:03:51
roundcubethree (Voir le profil) 29 août 2020 15:46:21
Altebrilas (Voir le profil) 3 septembre 2020 17:20:18
Sunjo (Voir le profil) 6 septembre 2020 22:07:23
Altebrilas:Tio estas amuza ŝerco, sed starigas gravan interesan problemon: kiel distingi sinceran kredanton kaj ŝajnan kredanton, kiu nur volas havi praktikajn avantaĝojn ( monon, povon, socian konsideron, ktp.) de religio ?Tio starigas la eĉ pli gravan demandon, kial oni pro religio/kredo rajtu havi leĝajn avantaĝojn. Kritiki tion estas almenaŭ en Eŭropo unu de la celoj de la pastafarianoj. En Usono la origina celo estis kritiki religibazitan kontraŭsciencan edukadon.
Zam_franca (Voir le profil) 30 novembre 2020 21:37:26
Eble, certe, mia reakcio estas neracia, sed mi pripensas iĝi pastafariano (ĉu tio estas taŭga nomo?). Nuntempe mi estas sendiisma raciisto, sed mi kredas nun ke Charlie pravis kaj pravas: kontraŭ malracio, raciaj argumentoj estas eble teorie la plej bonaj, sed praktike la plej pensigaj estas tiuj humuraj, tiuj neraciaj sed amuzcelaj.
Al homo kiu deziras altrudi sian religion aŭ ĝustigi la altrudon de religio, mi povus elvoki la Flugantan Spagetmonstron 🍝, kaj demandi ĉu ili akceptus ne rajti libere priparoli, eĉ ne respekteme, tiun Russel-teujon.