إلى المحتويات

Pri ellerni

من Zam_franca, 22 أكتوبر، 2019

المشاركات: 15

لغة: Esperanto

StefKo (عرض الملف الشخصي) 22 أكتوبر، 2019 5:44:41 م

sergejm:Z zorgis prefikso de la komenco de ago ek- sed forgesis pri prefikso de la fino.
Dekomence oni simple tradukis elementojn de rusaj vortoj:
Вы-учить язык - el-lerni lingvon
Вы-йти из комнаты - el-iri el ĉambro
Вы-пить воду - el-trinki akvon
Вы-ловить рыбу - el-kapti fiŝon
Вы-писать газету - el-skribi ĵurnalon => aboni ĵurnalon
Из-дать книгу - el-doni libron
Kaj la polaj:
Wy-uczyć (się) języka - el-lerni lingvon
Wy-jść z pokoju - el-iri el ĉambro
Wy-pić wodę - el-trinki akvon
Wy-łowić rybę - el-kapti fiŝon
Wy-pisać (abonować) gazetę (żurnal) - el-skribi ĵurnalon => aboni ĵurnalon
Wy-dać książkę - el-doni libro

Metsis (عرض الملف الشخصي) 24 أكتوبر، 2019 7:08:55 ص

sergejm:Z zorgis prefikso de la komenco de ago ek- sed forgesis pri prefikso de la fino.
Dekomence oni simple tradukis elementojn de rusaj vortoj:
La prepozicio "ĝis" parte havas tiun sencon, kaj oni povas uzi ĝin kiel prefikso (Zamenhofaj ekzemploj:
  • Vi trinkos ĝisebrie.
  • La plimulto de ni ne ĝisvivos tiun momenton.
Mi ne scias, kiel oni ne komencis uzi "ĝis". Ĉiuokaze la vortoj kun prefikso el- ne estas multaj, kaj en praktiko oni uzas nur tre malmultajn, eliri, eldoni kaj eltrinki, do oni povas enmemorigi tiujn.

thyrolf (عرض الملف الشخصي) 24 أكتوبر، 2019 7:26:23 ص

alia eble prefikso estas fin-

fintrinki
finlerni
finkonstrui
...

sergejm (عرض الملف الشخصي) 24 أكتوبر، 2019 9:28:19 ص

"eliri" havas spacan signifon.
Por finiĝo de iro vi povas uzi "ĝisiri" - "дойти"

vaaspuhr (عرض الملف الشخصي) 6 نوفمبر، 2019 9:14:22 م

StefKo:
sergejm:Z zorgis prefikso de la komenco de ago ek- sed forgesis pri prefikso de la fino.
Dekomence oni simple tradukis elementojn de rusaj vortoj:
Вы-учить язык - el-lerni lingvon
Вы-йти из комнаты - el-iri el ĉambro
Вы-пить воду - el-trinki akvon
Вы-ловить рыбу - el-kapti fiŝon
Вы-писать газету - el-skribi ĵurnalon => aboni ĵurnalon
Из-дать книгу - el-doni libron
Kaj la polaj:
Wy-uczyć (się) języka - el-lerni lingvon
Wy-jść z pokoju - el-iri el ĉambro
Wy-pić wodę - el-trinki akvon
Wy-łowić rybę - el-kapti fiŝon
Wy-pisać (abonować) gazetę (żurnal) - el-skribi ĵurnalon => aboni ĵurnalon
Wy-dać książkę - el-doni libro
Dankon pro via sciigo pri la rusa kaj la pola. Muy útil.

عودة للاعلى