Mergi la conținut

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

de Jxusteno, 6 noiembrie 2019

Contribuții/Mesaje: 76

Limbă: Esperanto

Zam_franca (Arată profil) 8 noiembrie 2019, 17:01:38

Metsis:La espa havas siajn problemojn, sed ne estas netuŝebla – ĝi jam ŝanĝiĝis, ĉar ni ne parolas kaj skribas kiel oni faris antaŭ pli ol jarcento. Mi jesas, ke la espa havas kelkajn problemojn, kiam temas pri seksa egaleco. Tamen enkonduki novajn esprimojn kiel marki malsimilecon ne estas la ĝusta vojo. Kontraŭe ni devus forfandi sekson kaj rendevui homojn nur kiel homojn, ne kiel reprezentantoj de iu sekso.

Ĉi tial sufiĉas "ri" kaj decido, ke oni ne plu bezonas la sufikson -in (escepte nur kun kelkaj familianoj, sed ne plu kun vortoj kiel "amiko").
Malkonatulo venas. ? ekprenas ?an valizon. Kial ne : Tiu (ĉi) ekprenas sian valizon ?

Altebrilas (Arată profil) 8 noiembrie 2019, 17:07:22

Kial mi ne uzus -atas? Por mi, la participaj finaĵoj estas sufiksoj, kiel la aliaj. Oni ne bezonas krei novajn gramatikajn kategoriojn. Ili estas verbaj afiksoj, kiel -ad, ek-, -ig, -iĝ. Oni povas uzi ilin laŭbezone, sen necesigi, ke la gramatikoj listigu ĉiujn eblajn kombinaĵojn kaj atentigu pri tiuj, kiuj estas ial malpermesitaj. Tiel konjugacio havas entute ses terminaĵojn, kaj estas afiksoj, kiujn oni povas uzi laŭvole.

Bovo estas ĝenerale virbovo, bovino aŭ kastrita bovo. Kiam oni ne scias la sekson de besto, oni povas diri "ĝi". Pri homoj - kiuj povas senti sin ofenditaj esti komparitaj al bestoj, oni povas ankaŭ diri "tiu", "tiu ulo", "tiu homo" aŭ "tiu persono". Lingvaj eblecoj ne mankas.

Ŝanĝi la lingvon pretekste de modo, aŭ politika korekto (eĉ kun la plej sinceraj intencoj), povas finfine difektiĝi nian lingvon, ĉar modo ofte ŝanĝiĝas. Aliflanke, la lingvo normale evoluas per si mem kaj oni ne bezonas akceli tiun evoluon, ĉar estas risko por la verkoj de unuaj esperantistoj ne plu esti komprenataj.

Metsis (Arată profil) 11 noiembrie 2019, 12:45:54

Altebrilas:Kial mi ne uzus -atas? Por mi, la participaj finaĵoj estas sufiksoj, kiel la aliaj. Oni ne bezonas krei novajn gramatikajn kategoriojn. Ili estas verbaj afiksoj, kiel -ad, ek-, -ig, -iĝ. Oni povas uzi ilin laŭbezone, sen necesigi, ke la gramatikoj listigu ĉiujn eblajn kombinaĵojn kaj atentigu pri tiuj, kiuj estas ial malpermesitaj. Tiel konjugacio havas entute ses terminaĵojn, kaj estas afiksoj, kiujn oni povas uzi laŭvole.
Ne. Kvankam iu kombinaĵo teorie eblas, ne ĉiam estas bona ideo uzi ĝin. La verboformoj -atas/-itas/-otas estas tiaj. Ili havas malavantaĝon esti tre malfacile kompreneblaj, vd. PMEG-on.

Lasu min aldoni pliajn malavantaĝojn. La pasivo en la espa estas pli priskribo de stato dum/post/antaŭ la ago ol priskribo de la ago mem. Pardonu la anglan, sed
  • La libro estas legita : The book is read ​≠ The book has been read.
Se vi mallongigas tion en la formon "La libro legatas", tiu priskriba karaktero ne estas tiel evidenta. La fakto estas, ke en tiu frazo aŭ en via frazo "tio bezonatas" la vera objekto de la ago, "libro" resp. "tio", estas en nominativo kaj ne en akuzativo, kiel objekto devus esti (mi akceptus reformon, kie oni povus diri "la libron legatas" aŭ "tion bezonatas", sed certe estas aliaj, kiuj ne akceptus).

Ĉar la fundamenta ĉelo de la espa estas komprenebleco, preferu la plej simplan manieron por montri pasivon: oni + aktiva formo de verbo.

Se vi nepre volas uzi esti + pasiva participo, estu certa, ke temas pri vera pasivo, t.e. se via frazo montras la veran subjekton per aganto, reskribu la frazon por uzi la aktivon.

adamto99 (Arată profil) 11 noiembrie 2019, 12:53:22

Metsis:
Altebrilas:Kial mi ne uzus -atas? Por mi, la audacity temp mail origin participaj finaĵoj estas sufiksoj, kiel la aliaj. Oni ne bezonas krei novajn gramatikajn kategoriojn. Ili estas verbaj afiksoj, kiel -ad, ek-, -ig, -iĝ. Oni povas uzi ilin laŭbezone, sen necesigi, ke la gramatikoj listigu ĉiujn eblajn kombinaĵojn kaj atentigu pri tiuj, kiuj estas ial malpermesitaj. Tiel konjugacio havas entute ses terminaĵojn, kaj estas afiksoj, kiujn oni povas uzi laŭvole.
Ne. Kvankam iu kombinaĵo teorie eblas, ne ĉiam estas bona ideo uzi ĝin. La verboformoj -atas/-itas/-otas estas tiaj. Ili havas malavantaĝon esti tre malfacile kompreneblaj, vd. PMEG-on.

Lasu min aldoni pliajn malavantaĝojn. La pasivo en la espa estas pli priskribo de stato dum/post/antaŭ la ago ol priskribo de la ago mem. Pardonu la anglan, sed
  • La libro estas legita : The book is read ​≠ The book has been read.
Se vi mallongigas tion en la formon "La libro legatas", tiu priskriba karaktero ne estas tiel evidenta. La fakto estas, ke en tiu frazo aŭ en via frazo "tio bezonatas" la vera objekto de la ago, "libro" resp. "tio", estas en nominativo kaj ne en akuzativo, kiel objekto devus esti (mi akceptus reformon, kie oni povus diri "la libron legatas" aŭ "tion bezonatas", sed certe estas aliaj, kiuj ne akceptus).

Ĉar la fundamenta ĉelo de la espa estas komprenebleco, preferu la plej simplan manieron por montri pasivon: oni + aktiva formo de verbo.

Se vi nepre volas uzi esti + pasiva participo, estu certa, ke temas pri vera pasivo, t.e. se via frazo montras la veran subjekton per aganto, reskribu la frazon por uzi la aktivon.
Ni proponas anstataŭigi la sekse neneŭtralajn radikojn per sekse neŭtralaj radikoj, kaj fari sekse neneŭtralajn vortojn per aldonado de sufiksoj. Ni agnoskas, ke en Esperanto la sufiksojn oni povas uzi ankaŭ, kiel memstarajn radikojn. Tiajn sekse neneŭtralajn sufiksojn oni povas uzi ankaŭ kiel memstarajn radikojn. Laŭ j-parentismo, ekzistas nur ses sufiksoj

Metsis (Arată profil) 11 noiembrie 2019, 14:34:36

adamto99 estas stulta roboto

Redaktita poste: Zam pravas, "stulta" kun so, ne ŝo

Zam_franca (Arată profil) 11 noiembrie 2019, 15:52:16

Ŝtulta, ĉu vere? Vi volis diri "stulta, ĉu ne?

robinvdv (Arată profil) 11 noiembrie 2019, 18:58:33

novatago:You can play with Esperanto grammar and vocabulary as much as you want, but don't call the result Esperanto.

Please leave room to those who want to do the right thing.

Esperanto has not such a problem, so it doesn't need solutions. Esperanto works and it have been working for 132 years now. So, don't touch what it's not broken.
OK boomer. You made your point already that you don't care about LGBTQ+ people.

Zam_franca:Egalecon celas esperantismo. Frato kaj fratino, ĉu vere problemas ? Mi persone ne pensas tion, eĉ se mi ja defendas geseksan egalon. Estas unu silabo. La vera batalaro temas pri la antaŭjugoj kiuj ankoraŭ estas tie, kaj pri la salajra egaleco !
Jes, tio problemas, ĉar ankaŭ ekzistas homoj, kiuj estas nek viraj kaj nek inaj. En Esperanto oni kutime nomas ilin "neduumuloj", en la angla ekzistas por ili la adjektivo "non-binary". Por ili en tradicia Esperanto ne ekzistas vortoj, tial vortoj kiel "eŝo", "sibo" kaj "ri" povus esti tre utilaj por paroli pri ili.

Estas pluraj partoj en PMEG, kiuj klarigas ĉi tion:
* https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa...
* https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefi...
* https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....

Altebrilas:Bonvolu precizigi por kio tio sufiĉas aŭ bezonatas: Ĉu por plibonigi la situacion de esperantistinoj kaj de virinoj ĝenerale (tiukaze kiel?) aŭ ĉu nur por simetrio, kiu pli plaĉas al pensmaniero de iuj?
Tio estas bezonata, ĉar pli kaj pli da esperantistoj deziras povi paroli pri neduumaj amikoj, parencoj, esperantistoj, famuloj aŭ aliaj personoj. Neduumaj personoj ofte preferas esti priparolataj genroneŭtrale, do vortoj kiel "frato", "fratino", "viro", "virino", ktp tute ne taŭgas por ili kaj povus ofendi ilin.

Zam_franca (Arată profil) 11 noiembrie 2019, 19:13:03

robinvdv:

Por tiuj gehomoj, mi defendas "rin". La sufikso "ge" ankaŭ ekzistas.
Mi pensas same tion, kion diris novatago. Tamen mi defendas ja la LGBT-rajtojn.

Carlo_Lambda (Arată profil) 11 noiembrie 2019, 22:20:24

Nu, mi havas la impreson, ke estas granda problemo pri komunikado ĉi tie.

Unue, oni ne konfuzu la gramatikajn genron kaj genron kun la biologia sekso
Genro estas kultura, sekso estas biologia. vortoj ne havas sekson kaj ne povas reproduktiĝi sen la helpo de homo.

Tiam Esperanto estas parolata kaj vivanta lingvo. Ĝi evoluas kun sia tempo kaj ne finiĝos en sia formo de 1887, feliĉe. Alie, ĝi jam estus morta lingvo. Sed ni ne devas forgesi, ke lingvo kaj skribo estas tie por transskribi ideojn kaj konceptojn. Esperanto devas konservi simplan gramatikon, kiu permesas esprimi maksimumon de ideoj kaj malsamaj konceptoj, kia ajn estas nia kulturo. Por provoki gramatikajn ŝanĝojn en Esperanto, ĝi devas esti simpla kaj ĉiuj povas reapliki ĝin sen multa peno. Precipe por tiuj, kiuj praktikas la lingvon de jaroj.La uzo de sufiksoj -iĉ- , -ip-, -ĉj- kaj -pj- pri simetrie kun sufikso -in-, -ĉj- kaj -nj-, ke ŝajnas al mi pli simpla kaj pli justa ol uzi la prefikson vir- aŭ ge-. Parenteze :
PMEG 15.0.10 :ge- estas por “ambaŭ seksoj”. Ĝi estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtralaj vortoj pordoni al ili ambaŭseksan signifon
Nu, tio ĝenas min, ke oni uzas la vorton "sekso" anstataŭ "genro" ĉar ĝi konfuzas, sed ni iru.
Aliflanke, aldoni -j- al iuj vortoj ŝajnas al mi tre multekosta uzi kaj oni simple povas konsideri, ke la vortoj sen sufikso estas neŭtralaj kaj uzas sinonimojn por la vortoj tro konfuzaj (ekzemplo: homo anstataŭ viro)

Ni ne devas forgesi, ke ni havas malsamajn kulturojn kaj kredojn. Esperanto estis kreita por liberparoli kaj faciligi komunikadon. Iuj homoj, ne identiĝas kun biologia sekso kaj tial bezonas gramatike neŭtrala genro por pli bone identigi sin.

P.-S. : Mi esperas, ke mi ne faris tro da gramatikaj eraroj, (tio estus ĝenaĵo). Mi estas bazulo.

Metsis (Arată profil) 12 noiembrie 2019, 14:10:21

La plej simpla sistemo estas, ke oni nomas ĉiuj "ri" kaj "homo".

Ekz.
  • Mia instruisto estas tre afabla homo, ĉar ri….
  • La nova prezidanto de nia klubo estas vera aĉulo. Nun ri diris, ke….
Nur suprize malofte ekzistas bezono emfazi, ke temas pri vira/virino/… kaj tiam oni povas aldoni ian priskribon. Kredu min, mi jam denaske parolas tian lingvon, kaj tuttempe emfazi sekson per li, ŝi, sinjoro, sinjorino ktp. estas rigardata kiel stranga kaj arkaika.

Înapoi mai sus