Aĉa alilingve
viết bởi Zam_franca, Ngày 09 tháng 11 năm 2019
Tin nhắn: 12
Nội dung: Esperanto
nornen (Xem thông tin cá nhân) 15:42:11 Ngày 11 tháng 11 năm 2019
Ŝajnas al mi, ke la sufikso -aĉ- ankaŭ venas el la latinidaj lingvoj, kaj tial origine el la latina.
La latina sufikso -aceus (prononco klasika: -akeus, postklasika: -aĉeus) uzatis por formi adjektivojn el substantivoj, sen negativa signifo: vinum (vino) -> vinaceus (vina); (h)arena (sablo) -> (h)arenaceus (sabla). Poste tiu sufikso akiris pejorativan, negativan signifon.
Hispane: -acho (prononco: -aĉo): amigo (amiko) -> amigacho (amikaĉo)
Italiane: -accio (prononco: -aĉĉo): ragazzo (knabo) -> ragazzaccio (knabaĉo)
France: -asse (prononco: -as): pute (prostituto) -> putasse (prostitutaĉo)

Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 17:07:49 Ngày 12 tháng 11 năm 2019
nornen:Ŝajnas al mi, ke la sufikso -aĉ- ankaŭ venas el la latinidaj lingvoj, kaj tial origine el la latina.Atentu : Italujo, italoj, la itala lingvo --> itale. Sed vi sendube sciis tion, vi verŝajne nur miksis la hispanan kaj Esperanton.