Til innholdet

Aĉa alilingve

fra Zam_franca,2019 11 9

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 9 12:57:47

Mi rimarkis ion en Esperanto : "aĉulo" ŝajnas kiel la angla asshole.
Mi ne vere konas la "pleban" anglan lingvon kaj ĝiajn radikojn, tial laŭ vi ĉu estas nur koincido aŭ alia fero ?

sergejm (Å vise profilen) 2019 11 9 15:09:47

-ul- vi povas kenkonti en latino.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.

StefKo (Å vise profilen) 2019 11 9 18:02:49

sergejm:-ul- vi povas kenkonti en latino.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.
"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? Oni devas esti vere imagipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 9 21:06:41

StefKo:
sergejm:-ul- vi povas kenkonti en latino.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.
"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
Ne, vidu : unue la "a" (kiu ne vere multas, mi ja scias), la ŝ en la angla (se mi bone konas la prononcon de tiu vorto, honeste mi ne ofte uzas ĝin!) kiu similas al la esperanta ĉ, kaj la fina l (speciale elizie : aŝol aĉul')

sergejm (Å vise profilen) 2019 11 10 02:17:18

StefKo:"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
En Esperanto radikoj povas aperi strange.
Ĉu vi povas akiri radikon edz- el germana vorto Kronprinzessin? Tamen, Zamenhof tradukis kron-princ-edz-in-o, kaj tiel aperis vorto edz-o, kvankam en la germana vorto -ess- signifas ino, tie estas du suffiksoj kun signifo -in-.
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],

StefKo (Å vise profilen) 2019 11 10 20:37:37

sergejm:
(...)
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],
Kio rezultas el tio? Nur unu sono estas sama.

Rimarko: Du eraroj en mia teksto: "on" kaj "imigipova" anstatŭ "oni" kaj "imagipova". Jam korektitaj.

nornen (Å vise profilen) 2019 11 10 23:42:55

sergejm:
StefKo:"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
En Esperanto radikoj povas aperi strange.
Ĉu vi povas akiri radikon edz- el germana vorto Kronprinzessin? Tamen, Zamenhof tradukis kron-princ-edz-in-o, kaj tiel aperis vorto edz-o, kvankam en la germana vorto -ess- signifas ino, tie estas du suffiksoj kun signifo -in-.
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],
Eble Zamenhof prenis EDZ el la jida. Rebbetzin = Rebb-etz-in = eo Raben-edz-in = edzino de Rabeno.
rebbə estas hebrea, -ica- estas slava kaj -in estas jida germandevena.

La -ess- en Prinzessin, ne estas germana morfemo, tamen franca. La germana prenis "princesse" = "princ-in" el la franca kaj ankoraŭ aldonis la germanan morfemon -in por marki (duoble kaj superflue) inan genron. La franca -esse- venas de la latina -issa-, kaj la latina -issa- de la greka -ισσα-.

Mi ne scias, ĉu ekzistas rilato inter -issa (-esse) kaj -ица.

nornen (Å vise profilen) 2019 11 10 23:53:46

Meldingen er skjult.

sergejm (Å vise profilen) 2019 11 11 04:45:20

Pri Prinzessin mi legis en unu libro. Sed deveno de Rebbetzin ŝajnas al mi pli verŝajna.
-ица devenas de -ик (komparu ученик/ученица), -issa same povas deveni de -ik, sed ne en la latina aŭ greka (kentumaj lingvoj, centum [kentum] = 100), sed en satemaj lingvoj (ekz. anatolia aŭ ĥetta, kie k iĝis s en certa pozicio, satem = 100). Sed ĉi tio estas nur mia supozo.

sergejm (Å vise profilen) 2019 11 11 06:02:07

Krom -issa, la latina havas propran -ix: imperator/imperatrix Gen. imperatricis.
-ix en la franca iĝis -ice

Tibake til toppen