Aĉa alilingve
от Zam_franca, 9 ноября 2019 г.
Сообщений: 12
Язык: Esperanto
Zam_franca (Показать профиль) 9 ноября 2019 г., 12:57:47
Mi ne vere konas la "pleban" anglan lingvon kaj ĝiajn radikojn, tial laŭ vi ĉu estas nur koincido aŭ alia fero ?
sergejm (Показать профиль) 9 ноября 2019 г., 15:09:47
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.
StefKo (Показать профиль) 9 ноября 2019 г., 18:02:49
sergejm:-ul- vi povas kenkonti en latino."Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? Oni devas esti vere imagipova por rimarki la similecon.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
Zam_franca (Показать профиль) 9 ноября 2019 г., 21:06:41
StefKo:Ne, vidu : unue la "a" (kiu ne vere multas, mi ja scias), la ŝ en la angla (se mi bone konas la prononcon de tiu vorto, honeste mi ne ofte uzas ĝin!) kiu similas al la esperanta ĉ, kaj la fina l (speciale elizie : aŝol aĉul')sergejm:-ul- vi povas kenkonti en latino."Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.
-aĉ- estas en rusa кляча [kljaĉa] (ĉevalaĉo)
Simileco de aĉulo kaj asshole estas tute hazarda.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
sergejm (Показать профиль) 10 ноября 2019 г., 2:17:18
StefKo:"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.En Esperanto radikoj povas aperi strange.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
Ĉu vi povas akiri radikon edz- el germana vorto Kronprinzessin? Tamen, Zamenhof tradukis kron-princ-edz-in-o, kaj tiel aperis vorto edz-o, kvankam en la germana vorto -ess- signifas ino, tie estas du suffiksoj kun signifo -in-.
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],
StefKo (Показать профиль) 10 ноября 2019 г., 20:37:37
sergejm:Kio rezultas el tio? Nur unu sono estas sama.
(...)
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],
Rimarko: Du eraroj en mia teksto: "on" kaj "imigipova" anstatŭ "oni" kaj "imagipova". Jam korektitaj.
nornen (Показать профиль) 10 ноября 2019 г., 23:42:55
sergejm:Eble Zamenhof prenis EDZ el la jida. Rebbetzin = Rebb-etz-in = eo Raben-edz-in = edzino de Rabeno.StefKo:"Aĉulo" kaj "asshole" estas similaj? On devas esti vere imigipova por rimarki la similecon.En Esperanto radikoj povas aperi strange.
Mi proponas ekskribi ambaŭ vortojn per Internacia Fonetika Alfabeto kaj tiam ni prijuĝos.
Eble temas pri signifo?
Ĉu vi povas akiri radikon edz- el germana vorto Kronprinzessin? Tamen, Zamenhof tradukis kron-princ-edz-in-o, kaj tiel aperis vorto edz-o, kvankam en la germana vorto -ess- signifas ino, tie estas du suffiksoj kun signifo -in-.
Angla vorto asshole dividiĝas ass-hole, ĝi mankas en mia vortaro, sed mi pensas, oni ĝin devas prononci [æs həʊl]
Prononco de aĉulo [a.ˈʧu.lɔ],
rebbə estas hebrea, -ica- estas slava kaj -in estas jida germandevena.
La -ess- en Prinzessin, ne estas germana morfemo, tamen franca. La germana prenis "princesse" = "princ-in" el la franca kaj ankoraŭ aldonis la germanan morfemon -in por marki (duoble kaj superflue) inan genron. La franca -esse- venas de la latina -issa-, kaj la latina -issa- de la greka -ισσα-.
Mi ne scias, ĉu ekzistas rilato inter -issa (-esse) kaj -ица.
nornen (Показать профиль) 10 ноября 2019 г., 23:53:46
Сообщение скрыто.
sergejm (Показать профиль) 11 ноября 2019 г., 4:45:20
-ица devenas de -ик (komparu ученик/ученица), -issa same povas deveni de -ik, sed ne en la latina aŭ greka (kentumaj lingvoj, centum [kentum] = 100), sed en satemaj lingvoj (ekz. anatolia aŭ ĥetta, kie k iĝis s en certa pozicio, satem = 100). Sed ĉi tio estas nur mia supozo.
sergejm (Показать профиль) 11 ноября 2019 г., 6:02:07
-ix en la franca iĝis -ice