ไปยังสารบัญ

Seksneŭtralaj vortoj en Esperanto

จาก Jxusteno, 20 พฤศจิกายน 2019

ข้อความ 45

ภาษา: Esperanto

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 23 พฤศจิกายน 2019, 16:16:54

Kompreneble, diri "gehomoj" en la senco de "homiĉo(j) kaj homino(j)" estas ĝuste, sed "homoj" povas signifi ne nur "homiĉoj". Oni povas diri "homoj" ankaŭ pri hominoj, homipoj kaj pri diversseksa grupo da homoj.

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 23 พฤศจิกายน 2019, 16:20:16

Mi tre malkonsilas uzi la prefikson ge- en ununombro, ĉar tiam la vorto "gehomoj" povus signifi ne nur "homiĉo(j) kaj homino(j)", sed ankaŭ "homoj-ambaŭseksuloj".

Jxusteno (แสดงโปรไฟล์) 23 พฤศจิกายน 2019, 22:52:38

sergejm:Ĉu oni trouzas "gehomoj"?
Serĉu ĝin en tekstaro.com
1 unu uzo antaŭ 2000, kaj 9 poste, kiam tiaj homoj, kiel vi ekzorgis pli "problemo" de seksa egaleco.
Ĉu tion uzis Zamenhofo? La modernaj fuŝesprimoj ne estu etalono de la bona stilo. La bona stilo estas montrita en la Fundamento de Esperanto kaj parte ankaŭ en la Lingvaj Respondoj kaj la Fundamenta Krestomatio.

akueck (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2019, 15:43:11

Jxusteno:
ri – seksneŭtrale li/ŝi
Tio chi menciighas ankau en PMEG, sed depende de la versio kun malsamaj jughoj (jen "erara au tre malrekomendinda", jen ne tia). Chi-rilate mi jhus lanchis enketon en Tvitero. Mi invitas vin je tio, ghin almenau observi au - se tie vi havas konton - partopreni.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2019, 16:09:10

Jxusteno:
sergejm:Ĉu oni trouzas "gehomoj"?
Serĉu ĝin en tekstaro.com
1 unu uzo antaŭ 2000, kaj 9 poste, kiam tiaj homoj, kiel vi ekzorgis pli "problemo" de seksa egaleco.
Ĉu tion uzis Zamenhofo? La modernaj fuŝesprimoj ne estu etalono de la bona stilo. La bona stilo estas montrita en la Fundamento de Esperanto kaj parte ankaŭ en la Lingvaj Respondoj kaj la Fundamenta Krestomatio.
Lingvaj Respondoj kaj la Fundamenta Krestomatio en tekstaro.com ĉeestas, sed tie estas neniaj trovoj.

La sola uzo antaŭ 2000 estas Ĉu li?, Vallienne, 1908.
9 postaj uzoj estas Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2019.
En Le Monde diplomatique ankaŭ troviĝas ri kaj neduuma, sed iĉ nenie.

กลับไปด้านบน