إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Slovianski

من StefKo, 24 نوفمبر، 2019

المشاركات: 501

لغة: Esperanto

nornen (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 4:07:09 م

Zam_franca:
StefKo:MS-e utratiti se - perdiĝi
MS - MEDŽUSLOVJANSKI (esp. InterSlava)
Dankon.
Nomi la lingvon nur Slovianski do estas nomi ĝin nur Slava, mi supozas.

Tiel oni diras międzynarodowy pole, международен bulgare, medzinárodný slovake, k.t.p, ĉu ne?
Ekzemple: Medžunarodna politika jest politika medžu narodami.
Internacia politiko estas politiko inter nacioj.

- - - -
Ĉu iu scias, kial en la rusa oni trovas žd anstataŭ dž?

nornen (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 5:13:10 م

Rast

Děva vprvo vidi svojego prijatelja golym, i udivjena pyta jego: “Čemu jesi tatuoval «Slalji» na svoj huj?” On odgovarja: “Počekaj, děvo, i uvidiš, čto tatuaž glasi «Slava i Čest Baltičskoj Flotilji»!”

StefKo (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 5:46:49 م

nornen:
Zam_franca:
StefKo:MS-e utratiti se - perdiĝi
MS - MEDŽUSLOVJANSKI (esp. InterSlava)
Dankon.
Nomi la lingvon nur Slovianski do estas nomi ĝin nur Slava, mi supozas.

Tiel oni diras międzynarodowy pole, международен bulgare, medzinárodný slovake, k.t.p, ĉu ne?
Ekzemple: Medžunarodna politika jest politika medžu narodami.
Internacia politiko estas politiko inter nacioj.

- - - -
Ĉu iu scias, kial en la rusa oni trovas žd anstataŭ dž?
Kaj kial estas latine semper, itale sempre kaj hispane siempre?
Tio estas nur unu el miloj da ekzemploj.

nornen (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 5:52:29 م

Kaj kial estas latine semper, itale sempre kaj hispane siempre?
Tio estas nur unu el miloj da ekzemploj.
Kaj la foresto de la E, kaj la diftongigo en la Hispana sekvas striktajn etimologiajn regulojn.

Mi devas plikonkretigi mian demandon: Ĉu estas regula etimologia proceso, kiu estigas -žd- en la rusa (kaj ŝajne ankaŭ en la bulgara) sed estigas -dž- en aliaj slavaj lingvoj? Ĉu estas pra-fonemo, kiu evoluis formante kaj -žd- kaj -dž-?

StefKo (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 6:03:04 م

Zam_franca:
StefKo:MS-e utratiti se - perdiĝi
MS - MEDŽUSLOVJANSKI (esp. InterSlava)
Dankon.
Nomi la lingvon nur Slovianski do estas nomi ĝin nur Slava, mi supozas.

Tiel oni diras międzynarodowy pole, международен bulgare, medzinárodný slovake, k.t.p, ĉu ne?
El Wikipedia.org:
"
Slovianski (Словиански per la cirila alfabeto) aŭ Medžuslovjansky estas slava planlingvo konstruita en la jaro 2006 de Jan van Steenbergen, Gabriel Svoboda, Ondrej Rečnik kaj Igor Polyakov, parto de Interslava lingvo. Ĝia celo estas helpi parolantojn de diversaj slavaj lingvoj komuniki inter ili kaj ankaŭ helpi al fremdlingvparolantoj por interkomunikiĝi kun slavoj.
"
Ĉar ekzistas 3 grupoj de slavoj?
Ĉar antaŭ MS ekzistis kelkaj planlingvaj slavaj lingvoj kaj oni unuigis ilin?

Cetere, kiel vi vidas, ĝi ankaŭ nomiĝas slovianski.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 6:25:49 م

nornen:
Kaj kial estas latine semper, itale sempre kaj hispane siempre?
Tio estas nur unu el miloj da ekzemploj.
Kaj la foresto de la E, kaj la diftongigo en la Hispana sekvas striktajn etimologiajn regulojn.

Mi devas plikonkretigi mian demandon: Ĉu estas regula etimologia proceso, kiu estigas -žd- en la rusa (kaj ŝajne ankaŭ en la bulgara) sed estigas -dž- en aliaj slavaj lingvoj? Ĉu estas pra-fonemo, kiu evoluis formante kaj -žd- kaj -dž-?
Mi komprenas. La gramatikoj de la latinidaj lingvoj estas pli rigoraj ol la pola kaj rusa (mi ne scias kia ĝi estas en aliaj slavaj lingvoj) sed evidente en slavaj lingvoj ekzistas tiaj procesoj (mi multfoje legis pri tio). Mi priserĉis la interreton sed, bedaŭrinde, sen rezultato. Eble ie ekzistas la priskribo kiu vin interesas.

nornen (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 8:02:57 م

Tio ŝajnas esti rilata al praslava d' en diversaj ĉirkaŭoj. Ekz:

утвердить
утверждать
утверждение

zatwierdz
zatwierdz
zatwierdzenie

Tamen la ekzaktan proceson mi ne konas.

sergejm (عرض الملف الشخصي) 8 يناير، 2020 8:27:51 م

Nuna rusa lingvo devenas de tri fontoj: la eklezia slava (el nunaj slavaj lingvoj la plej proksima estas la bulgara), komuna orienta slava (komp. la ukrainan kaj belorusan) kaj malnova novgoroda dialekto.
Kiel vi mem en viaj ekemploj povas vidi, жд ankaŭ estas en bulgara.
жд aperas en loko de д ĉe palatizado, sed ĝi povas iĝi ж (утвержу)

Jxusteno (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2020 5:49:07 ص

تم إخفاء الرسالة.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 9 يناير، 2020 11:48:26 ص

Jxusteno:
StefKo:Ĝia celo estas helpi parolantojn de diversaj slavaj lingvoj komuniki inter ili
Sed ĉu tio ĉi ne estas naciismo?
La ideo de panslavismo ekzistis en pasinteco sed ĝi estis tre malforta. Hodiaŭ ĝi ankaŭ ne ekzistas aŭ estas tre, tre malforta.
Oni povas diri nur pri kunlaborado kaj iaj komunaj interesoj sed neniel pri naciismo de slavoj kiel unu grupo.
Ekzistas nur naciismo de apartaj popoloj - poloj, rusoj, ukrainoj kaj, povas esti, aliaj.

عودة للاعلى