K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

Slovianski

od StefKo, 24. november 2019

Sporočila: 501

Jezik: Esperanto

StefKo (Prikaži profil) 23. februar 2020 19:44:47

nornen:
(...)
Kia estas la afero kun la diminutivoj kaj karesnomoj en la slavaj lingvoj?
(...)
La pola lingvo estas tre abunda je diminutivoj. Ekzistas 2 grupoj de diminutivaj formoj en la pola:
• diminutivoj sensu stricto,
• karesformoj.
La jenaj parolelementoj estas diminutivaj:
• substantivo (plej ofte),
• pronomo,
• adverbo,
• verbo (tre malofte).
Vidu: https://pl.wikipedia.org/wiki/Zdrobnienie

nornen (Prikaži profil) 23. februar 2020 19:51:30

StefKo:La jenaj parolelementoj estas diminutivaj:
• substantivo (plej ofte),
• pronomo,
• adverbo,
• verbo (tre malofte).
Interese. En la Hispana pronomoj ne havas diminutivojn. Substantivoj ja (amigo > amiguito), adverbo ja (ahora > ahorita), verboj ja (tocar > toquetear) kaj ankaŭ adjektivoj (grande > grandecito).

StefKo (Prikaži profil) 23. februar 2020 20:41:54

nornen:
StefKo:La jenaj parolelementoj estas diminutivaj:
• substantivo (plej ofte),
• pronomo,
• adverbo,
• verbo (tre malofte).
Interese. En la Hispana pronomoj ne havas diminutivojn. Substantivoj ja (amigo > amiguito), adverbo ja (ahora > ahorita), verboj ja (tocar > toquetear) kaj ankaŭ adjektivoj (grande > grandecito).
Jes. Mi verigis tion en Vikipedio (Se vi mem volus traduki enhavo de Vikipedio, mi informas ke tie estas unu eraro. Mi mencias pri tio, ĉar estus honte se vi trovus ĝin)

nornen (Prikaži profil) 23. februar 2020 22:42:56

Francuzky jezyk: —…šestdeset pet, šestdeset šest, šestdeset sedm, šestdeset osm, šestdeset devet, šestdeset deset…
Druge jezyky: —??????
Francuzky jezyk: —…šestdeset jedinnadset, šestdeset dvanadset, šestdeset trinadset, šestdeset četyrinadset, šestdeset petnadset, šestdeset šestnadset, šestdeset deset sedm…
Druge jezyky: —?!?!?!
Francuzky jezyk: —…šestdeset deset osm, šestdeset deset devet, četyri dvanadseti…
Druge jezyky: —!!!!!!

- - - -

Ja: —Jesm poslědoval tvoj sovět i izproboval “seppuku”.
Moja japonska prijateljka: —Čto? Iměješ v vidu “sudoku”.
Ja, držajuči vnutrnosti rukami: —Kako zabavno nedorazuměnje.

Zam_franca (Prikaži profil) 23. februar 2020 23:18:08

nornen:Francuzky jezyk: —…šestdeset pet, šestdeset šest, šestdeset sedm, šestdeset osm, šestdeset devet, šestdeset deset…
Druge jezyky: —??????
Francuzky jezyk: —…šestdeset jedinnadset, šestdeset dvanadset, šestdeset trinadset, šestdeset četyrinadset, šestdeset petnadset, šestdeset šestnadset, šestdeset deset sedm…
Druge jezyky: —?!?!?!
Francuzky jezyk: —…šestdeset deset osm, šestdeset deset devet, četyri dvanadseti…
Druge jezyky: —!!!!!!

- - - -

Ja: —Jesm poslědoval tvoj sovět i izproboval “seppuku”.
Moja japonska prijateljka: —Čto? Iměješ v vidu “sudoku”.
Ja, držajuči vnutrnosti rukami: —Kako zabavno nedorazuměnje.
Aĥ, mi komprenis!

Sesdek dek, kvar dudek, kvar dudek dek!!

La belgoj kaj la svisoj laŭ kelkaj homoj estas pli logikaj lingve ol la francoj.
Sed tamen bonvole akceptu kiel veran, ke la franca sistemo estas pli amuza!


Jezyk estas unu el la maloftegaj polaj vortoj, kion mi konas.

StefKo (Prikaži profil) 24. februar 2020 08:34:50

Kde je viagra dla ženy?

– Pane doktore, kde mogu kupiti viagru dla ženy?
– U zlatara, u zlatara, považeny pane...

StefKo (Prikaži profil) 24. februar 2020 08:47:46

nornen:
StefKo:La jenaj parolelementoj estas diminutivaj:
• substantivo (plej ofte),
• pronomo,
• adverbo,
• verbo (tre malofte).
Interese. En la Hispana pronomoj ne havas diminutivojn. Substantivoj ja (amigo > amiguito), adverbo ja (ahora > ahorita), verboj ja (tocar > toquetear) kaj ankaŭ adjektivoj (grande > grandecito).
Kaj aŭgmentativoj (esp. FI-, -AĈ, -EG)? Ĉu ekzistas hispanaj analogoj?

sergejm (Prikaži profil) 24. februar 2020 10:36:33

En la rusa oni ankaŭ povas fari deminutivojn de pronomoj, kvankam rare:
нисколечки - neniomete
никогошеньки - neniueto
тутошки - ĉi-tie-ete

nornen (Prikaži profil) 24. februar 2020 14:21:00

sergejm:En la rusa oni ankaŭ povas fari deminutivojn de pronomoj, kvankam rare:
нисколечки - neniomete
никогошеньки - neniueto
тутошки - ĉi-tie-ete
Repensinte, mi trovis ankaŭ kelke da pronomaj diminutivoj en la Hispana: nada > nadita (nenio > nenioeto); aquello > aquellito (tio > tioeto).
Kaj aŭgmentativoj (esp. FI-, -AĈ, -EG)? Ĉu ekzistas hispanaj analogoj?
Jes ekzistas.

Diminutivoj (-et-): boquita (< boca), amiguito (< amigo), pajarito (< pájaro), casita (< casa)
Augmentativoj (-eg-): bocona (< boca), amigote (< amigo), pajarote (< pájaro), casota (< casa)
Pejorativoj (fi-, -aĉ-): bocacha (< boca), amigacho (< amigo), pajarraco (< pájaro), casucha (< casa)

StefKo (Prikaži profil) 24. februar 2020 16:27:26

Iuj poloj trouzas diminutivojn kaj karesnomojn. Ŝajnas al ili ke pro tio ili iĝas pli simpatiaj kaj koraj. Jen la ekzemplo el televida kuira programo:

„La tomatetojn ni tranĉas al tranĉaĵetoj kaj la ovetojn al kubetoj. Ni surŝprucigas per la majonezeto kaj miksas per la kulereto. Sekve al la anaseto ni aldonas la legometojn, surverŝas per la vineto kaj metas en bakujeton.”

Nazaj na začetek