Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Slovianski

de StefKo, 2019-novembro-24

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-29 04:35:09

Mi ne scipovas prononci чрвяк črvjak, nek чрвляк črvljak!, mi ĉiam enmetas e, almenaŭ kurtan kiel ь en prarusa: чьрвяк.
Aŭ ч-ррр-вяк č-rrr-vjak, sed kiam mi volas prononci rapide, aperas e.
En la anekdoto de Katja oni renkontas krvju kio ankaŭ estas malfacile prononcebla.

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-29 05:31:26

Nek mi povas, ĉar ekde kiam mi estis knabo, mi havas prononcan problemon, ke mi ne povas prononci /r/ sendepende kie ĝi aperas. Mi ja povas prononci /ɾ/ (ekz hispane pero /'peɾo/), tamen anstatau /r/ mi prononcas /ʀ/ (ekz hispane perro /'peʀo/ anstataŭ /'pero/ ).
Tion dirinte, mi povas prononci črvjak kiel /t͡ʃʀvjak/. Eble la konsonantaro /t͡ʃʀv/ estas pli facile prononcebla ol /t͡ʃrv/.

Kaj ĉar supozeble črvjak < чрьвь (ⱍⱃⱐⰲⱐ) < čьrvь < *kirmis < *kʷŕ̥mis, ne ŝajnas absurde enŝovi vokal(et)on antaŭ la R.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-29 14:48:45

Mi trovis videon en Youtube, kie la aŭtoro de medžuslovjansky parolas kun polo.
https://youtu.be/8BpixH088xg
La video havas subtitolojn, do mi povas kompari skribon kaj parolon.
Apud vokala r li ofte prononcas ordinaran vokalon.
Iam kiam skibita e, li prononcas o, anstataŭ ij li prononcas i kaj pronocas nazajn vokalojn kiel ordinaraj

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-29 20:59:44

Mi trovis la regulon pri silaba R kaj ĝia prononco:
Apart from a e ě i o u y, the letter r can be a vowel, too. That is the case when it appears after a consonant and is not followed by a vowel, resulting in so-called syllabic r. It should be pronounced with a schwa before it (more or less like the name „Murphy”): trg [tərg], cukr [ʦukər].
Mia mallerta esperantigo:Krom a e ě i o u y, ankaŭ la litero r povas esti vokalo. Tio okazas, kiam ĝi aperas post konsonanto kaj ne estas sekvata de vokalo; ĉi-okaze ĝi iĝas tielnomata silaba r. Oni prononcu ĝin kun ŝvao antaŭ ĝi (pli malpli kiel la nomo "Murphy"): trg [tərg], cukr [ʦukər]
Tio certe estas mortigo de la slovianska ha ha ha:Kromě a e ě i o u y, takože bukva r može byti samoglaskoju. To tako, kogda izgledaje poslě soglasky a ne slědi samoglaska; v rezultatu staje tako rěčenym silabičnym r. Trěba izgovarjati jego so šva sprědu: trg [tərg], cukr [ʦukər]
Do, la prononco /t͡ʃərvjak/ (kun malmola V ~въяк) estas tute ĝusta. La prononco /t͡ʃərvʲak/ kun mola V ~вяк kontraŭus la regulon pri tio, ke la labaj konsonantoj estas ĉiam malmolaj. Tamen mi supozas, ke tiu malsameco ne multe gravos, ĉar ne estas ebla konfuzo inter вь kaj въ, ĉar вь tute ne ekzistas en la slovianska.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-30 16:18:41

sergejm:Mi trovis videon en Youtube, kie la aŭtoro de medžuslovjansky parolas kun polo.
https://youtu.be/8BpixH088xg
La video havas subtitolojn, do mi povas kompari skribon kaj parolon.
Apud vokala r li ofte prononcas ordinaran vokalon.
Iam kiam skibita e, li prononcas o, anstataŭ ij li prononcas i kaj pronocas nazajn vokalojn kiel ordinaraj
Kaj tiu filmo, ĉu vi vidis ĝin?

https://www.youtube.com/watch?v=j6FTxyM7ESk

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-30 18:19:31

Jes, mi vidis ĝin. Ĝi estas la dua parto de filmo, kie polo, bulgaro kaj kroato provas kompreni la interslavan.
La kvara, kiu parolas la interslavan, ankaŭ estas polo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-01 21:11:28

Ŝajnas ke la projekto estas nerealigebla, malgraŭ ĝi estas interesa. Ĝi interesigis nur malmultajn forumanojn. Mi dankas al vi!
La interesoj, lingvoj, kulturoj kaj politikoj de la slavaj nacioj tiel diferenciĝis, ke kreo de la "slava esperanto" estas utopio.
Estas domaĝo. De multaj jaroj, en iuj slavaj landoj, oni ne lernas jam ĝenerale la rusan kiu estis la komuna lingvo kaj homoj povis interkompreniĝi. La slovianski estus pli facila por lerni ol la rusa. Ekzemple mi kiu unua fojo kontaktiĝis kun ĝi, aŭskultante la interparolantojn per slovianski, komprenis ĉion.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-02 15:11:59

El anekdotaro "Kruko kaj Baniko":
==========
Junulino staras surgenue kaj preĝas:
– Sankta Virgulino Maria, kiu koncipis senpeke, helpu al mi peki senkoncipe.
----------
A girl kneels and prays:
“Holy Virgin Mary, who conceived without sin, help me sin without conception.”
----------
Devčina stoji na kolenah i moli se:
– Sveta Devica Maria, ktora začela bez greha, pomagaj me grešiti bez začeťja.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-02 16:00:59

StefKo:Ŝajnas ke la projekto estas nerealigebla, malgraŭ ĝi estas interesa. Ĝi interesigis nur malmultajn forumanojn. Mi dankas al vi!
Mi kuraĝas diri, ke ĝi estas tre interesa. La tuta ideo pri regionalaj interlingvoj estis nekonata al mi. En preskaŭ ĉiu parto de la mundo ekzistas jam "lingua franca", kaj kial ne plireguligi kaj plisistemigi tiujn "linguas francas", kiel parte ja okazas kun la slovianska.
Kaj tio pensigas min pri alia afero: Zamenhof bazigis Esperanton sur la lingvoj konataj al li. Kiel aspektus Esperanto, se Zamenhof konus aliajn lingvojn? Kiel, se li malkonis la lingvojn konatajn al li? Kiel ĝi aspektus, se Zamenhof vivus en Azio, en Afrika, en Ameriko? Ĉu Esperanto similus al la ĉina, al la svahila, al la acteka? Tiom da (almenaŭ al mi) interesaj, hipotezaj demandoj.

Ekzemple en mia lando, Gvatemalo, oni parolas 24 lingvojn: 21 majaajn, la ŝinkan, la garifunan kaj la hispanan. Kiel aspektus artefaria regionala helplingvo (majanska, ha ha) bazita sur la 21 majaaj lingvoj, pliregulanta ilin kaj kuniganta iliajn vortarojn...

Mi dankas vin pro sciigi al mi pri la slovianska.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-04 14:09:01

Ahoj, prijateli…
Jen ankoraŭ unu anekdoto el la kolekto "Kruko kaj Baniko".
==========
Du amikinoj parolas pri la mirinda eco de la ostroj, kiuj, laŭdire, pliigas la viran sekskapablon, kaj unu el la virinoj rimarkas:
— Tamen ne ĉiuj el ili estas egale efikaj. Ekzemple, hieraŭ mia edzo manĝis dekduon da ostroj, sed efikis nur sep.
----------
Two female friends are talking about the wonderful properties of the oysters, which are said to increase male sexual potency, and one of the women remarks:
"However, not all of them are equally effective. For example, yesterday my husband had eaten a dozen oysters, but only seven of them worked."
----------
Dve prijatelki razgovorjajut o čudnyh svojstvah ustric, ktory, kako govorjut, povyšajut mužsku seksuaľnu potencju, i jedna iz žen kaže:
— Jednako ne vse iz njih sut ravno efektivny. Na priklad, včera moj muž sjel duzinu ustric, ale toliko sedm iz njih dali efekt.

Reen al la supro