Ke daftar isi

"Glisi" aŭ "flugeti"?

dari HappyMilkxD, 26 November 2019

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

HappyMilkxD (Tunjukkan profil) 26 November 2019 17.20.53

Mi volas traduki "It can sail between trees on wings" al Esperanto. Ĉi tio estas priskribo de la flugsciuro. Mi pensas, ke mi devas traduki "sail" kiel "glisi", ĉar, laŭ Reta Vortaro, ĝi signifas "senage flugi, sin lasante al la portado de aero", kaj tio priskribas la flugsciuran movadon ĝuste. Sed Vikipedio diras, ke la flugsciuro "flugetas", kaj la difino de Reta Vortaro diras ke la flugsciuro "flugpovas". Kiu estas la ĝusta traduko?
Mi ankaŭ volas scii se mi devas traduki "wings" kiel "glisiloj" (ĉar mi kredas, ke la haŭto inter la flugciura membroj estas ilo por glisi) aŭ "kvazaŭ-flugiloj" (laŭ Vikipedio).

sergejm (Tunjukkan profil) 26 November 2019 20.20.05

Mi proponas:
Flugsciuro povas flugsalti inter arboj sur siaj saltflugiloj.

PS: glisfugilo ankaŭ taŭgas. Mi dekomence miksis glisi kaj gliti, sed nun rigardis en la vortaron.

Tamen aglo povas flugi supen sur sia flugiloj, trovi taŭgan venton kaj glisi. Flugsciuro tiel ne povas, eĉ se iu ĝin suprenigos.

HappyMilkxD (Tunjukkan profil) 27 November 2019 01.54.18

Kial "glisflugilo" anstataŭ "glisilo"?

sergejm (Tunjukkan profil) 27 November 2019 02.06.17

Vi povas uzi ankaŭ glisiloj. Tamen 1) en vorto "flugsciuro" oni uzas radikon "flug-" 2) flugsciuro povas plene nek flugi, sed glisi, nur salti iom pli longe ol ordinara sciuro, do mi proponas uzi radikon "salt-" en kombino kun "flug-".

Metsis (Tunjukkan profil) 28 November 2019 09.38.12

Jes, la nomo flusciuro estas misnomo. Ĉar la besto glisas, ne vere flugas, en kelkaj lingvoj ĝi nomiĝas glissciuro.

HappyMilkxD (Tunjukkan profil) 28 November 2019 15.44.23

Bone, mi kredas, ke mi uzos "glisi" por teni la simplecon. Dankon!

Kembali ke atas