Til innholdet

Lukket

Uzado de la sufikso -um-.

fra Jxusteno,2019 11 28

Meldinger: 19

Språk: Esperanto

sergejm (Å vise profilen) 2019 11 29 13:36:36

mastrumo £ Aro da personoj, loĝantaj en la sama domo, havantaj komunan ekonomion k rigardataj kiel unuo de konsumantoj.

Do, kio povus signifi patrumo? Ĉu "patro aŭ patrino"? Tute ne!
Sed ekz. aro da personoj, kiuj kune zorgas pri sia infanoj.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 29 13:55:13

sergejm:mastrumo £ Aro da personoj, loĝantaj en la sama domo, havantaj komunan ekonomion k rigardataj kiel unuo de konsumantoj.

Do, kio povus signifi patrumo? Ĉu "patro aŭ patrino"? Tute ne!
Sed ekz. aro da personoj, kiuj kune zorgas pri sia infanoj.
La sufikso -um- estas sufikso sen difinita signifo. Oni povas uzi ĝin tiam, kiam la aliaj afiksoj ne taŭgas.
La ekzemplo, donita de vi ne senigas nin je la rajto uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon, ĉar en diversaj okazoj la sufikso -um- povas havi diversajn signifojn.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 29 14:01:30

La vorto patrumo en la signifo, prezentata de mi, estas ne "patro aŭ patrino", sed patro aŭ patrino aŭ neduumulo en tia rilato.

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 29 20:13:52

Jxusteno:La vorto patrumo en la signifo, prezentata de mi, estas ne "patro aŭ patrino", sed patro aŭ patrino aŭ neduumulo en tia rilato.
Jes. Prezentata de vi. Sed ne estas la vera signifo : "um" ne havas veran signifon. Vi ne povas uzi tion ĉiufoje vi bezonas paroli pri iu neduumulo! Nur diri neduumul-patro! Akceptu la esperantan gramatikon aŭ ne parolu Esperanton! Estas nur unu lingvo!

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 29 20:51:19

En Esperanto ekzistas la sufikso -um- (sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia afikso). Oni povas uzi ĝin, kiam neniu el la aliaj afiksoj taŭgas. En Esperanto ne ekzistas speciala afikso por fari seksneŭtrajn vortojn. Tial, oni povas uzi por tiu ĉi celo la sufikson -um-. Des pli, kredeble la Esperanta sufikso -um- devenas de la latina neŭtragenra finaĵo -um-.
Avantaĝo de ĉi tiu vortfarado estas tio, ke por ĝi ne estas necesa oficialigo, la sufikso -um- ja jam nun estas oficiala.
Jen estas listeto de jam nun oficiale uzeblaj seksneŭtraj vortoj:
av/um/o
edz/um/o
fianĉ/um/o
fil/um/o
frat/um/o
fraŭl/um/o
knab/um/o
kuz/um/o
nep/um/o
nev/um/o
onkl/um/o
patr/um/o
sinjor/um/o
vidv/um/o
vir/um/o

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 29 20:54:07

Oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon. La sufikso -um- en diversaj okazoj povas havi diversajn signifojn.

Zam_franca (Å vise profilen) 2019 11 30 08:24:24

Jen mia respondo el alia forumo :
jxusteno: Kiel ĝi ne funkcias? Ĉu vi volas, ke oni ne uzu la Fundamentan sufikson -um-?
"Um" havas neklaran signifon. Ĝi ne ekestis al cele paroli genro-neŭtrale. Mi jam klarigis tion, "um" ja ne klaras. Plie "onklo" ne estas genro-neŭtrala, do kial "onklumo" estus tiel, sciante ke "onklinumo" eblas ekzisti??
Lernu.net bone klarigas :
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos.
"Patrumo", "Kuzumo" ktp, al mi signifus ankaŭ iun neklaran viran specon de familiano... Unuvorte, "neduuma patro" taŭgas ege pli.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 30 08:33:09

Zam_franca:Jen mia respondo el alia forumo :
jxusteno: Kiel ĝi ne funkcias? Ĉu vi volas, ke oni ne uzu la Fundamentan sufikson -um-?
"Um" havas neklaran signifon. Ĝi ne ekestis al cele paroli genro-neŭtrale. Mi jam klarigis tion, "um" ja ne klaras. Plie "onklo" ne estas genro-neŭtrala, do kial "onklumo" estus tiel, sciante ke "onklinumo" eblas ekzisti??
Lernu.net bone klarigas :
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos.
"Patrumo", "Kuzumo" ktp, al mi signifus ankaŭ iun neklaran viran specon de familiano... Unuvorte, "neduuma patro" taŭgas ege pli.
onklumo ne nepre signifas onklo aŭ onklino aŭ neduumulo en tia rilato, sed ĝi povas signifi tion ĉi.

Jxusteno (Å vise profilen) 2019 11 30 08:41:41

En Esperanto ekzistas la sufikso -um-(sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia afikso). Oni povas uzi ĝin, kiam neniu el la aliaj afiksoj taŭgas. En Esperanto ne ekzistas speciala afikso por fari seksneŭtrajn vortojn. Tial, oni povas uzi por tiu ĉi celo la sufikson -um-. Des pli, kredeble la Esperanta sufikso -um- devenas de la latina neŭtragenra finaĵo -um-.
Avantaĝo de ĉi tiu vortfarado estas tio, ke por ĝi ne estas necesa oficialigo, la sufikso -um- ja jam nun estas oficiala.
Jen estas listeto de jam nun oficiale uzeblaj seksneŭtraj vortoj:
av/um/o
edz/um/o
fianĉ/um/o
fil/um/o
frat/um/o
fraŭl/um/o
knab/um/o
kuz/um/o
nep/um/o
nev/um/o
onkl/um/o
patr/um/o
sinjor/um/o
vidv/um/o
vir/um/o

Tibake til toppen